Diskuto:Arcaicam Esperantom

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dankon al Jonatan pro la paĝo.

Mi eĉ kuraĝis traduki Patroniaon laŭ la klarigojn. Korektu laŭvole.

Kelkaj aferoj neklaraj:

  • Kio okazas al ŭ?
  • Bonvolu aldoni la bibliografiajn sciindaĵojn pri la libro.
  • Ĉu En Nomes Patrom, Philom cay Spiritom Sanctam ne devus esti En nomom Patres, Philes cay Spirites Sanctes, se -es estas genitivo. Komparu kun latina In nomine Pater, Filii et Spiritu Sancti.
  • Kiel estas la pluraloj de la kazoj?
  • Kiam Wiquipediom?

-- :) 02:00, 21. Sep 2003 (UTC)


Espereble la artikolo nun donas la respondojn al viaj demandoj (nu, eble ne pri Wiquipediom!). Kaj vi pravis pri la fuŝekzemplo.

-- Jonatan 26 Okt 2003


Kiel oni formas la genitivon de adjektivoj? Ĉu -aes? -as? -es? Schuetzm 16:47, 3. Apr 2004 (UTC)


Ĥaĥaĥa - ĝi estas la unua fojo, kiun mi aŭdas pri arĥaika lingvo inventita post la lingvo mem!! Kakaka ka :))))))))

Ĉi tiu estas mokindega. Ni ne bezonas pri tia sensencaĵo. RST 15:52, 10. Mar 2010 (UTC)

La temo de tiu ĉi artikolo sendube estas interesa por ĉeesti en Vikipedio, kvankam unuopaj vikipediistoj certe povas opinii ĝin "mokindega" aŭ alimaniere abomeninda. Lingvoprojektoj tamen estas ĝenerale akceptata temo en la Vikipedio en Esperanto, des pli se pri ili eldoniĝis libro (aŭ eĉ pluraj) kaj do ne temas nur pri ies momenta ideo. Krome, "historiajn rekonstruojn" lingvistoj faras ankaŭ por multaj naciaj lingvoj, kaj tie neniu mokas tion, kvankam eble ankaŭ tiaj lingvoj neniam efektive ekzistis - sed ja temas pri interesa kaj lerniga scienca esploro. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 09:50, 9 Apr. 2012 (UTC)

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Proponita de Mat956 20:32, 22. Dec 2010 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: --pino 17:39, 22. Jan 2011 (UTC)
  2. Por Por: --Conrado 00:34, 27 Jun. 2011 (UTC)
  3. Por Por: --Remux -- Remux - Mi neniam forgesos ke min enamiĝi d'floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 18:45, 15 Jul. 2011 (UTC)
  4. Por Por: --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 23:35, 28 Jun. 2011 (UTC)
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: --Tonyo 16:27, 23. Jan 2011 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: --Dominik 02:37, 29 Jun. 2011 (UTC)
  3. Kontraŭ Kontraŭ: --Andy 20:13, 4 Jul. 2011 (UTC)
  4. Kontraŭ Kontraŭ: --Petr Tomasovsky 19:36, 15 Jul. 2011 (UTC)
  • Detenas:

Malsukcesis la propono. Thomas Guibal 06:13, 16 Jul. 2011 (UTC)

Originala esploro evitendas[redakti fonton]

Daŭrige al la tute supraj kontribuoj, oni tamen nepre evitu en Vikipedio propran esploron, kiu en la Vikipedio estas malpermesita. Pro tio ne bonas, ke :) faris iam en 2003 propran tradukon de Patro nia kaj aldonis ĝin ĉi tien. Tion li povintus fari en sia propra retejo, sed ne en la Vikipedio. Lia traduko tute ne nepre estas senerara (male, ŝajnas preskaŭ certe ke ja iuj eraroj troviĝas/is en ĝi) kaj precipe tio kunkreis hodiaŭ grandan konfuzon, pro kiu tra diverslingvaj versioj de la vikipedia artikolo kaj dise tra la reto aperas pelmele malsamaj tradukaĵoj de la sama teksto, dum ŝajnas ke Halvelik mem en sia libro pri Arcaicam Esperantom donis propran tradukon, kiu nepre estu la modelo kiu ĉi tie aperu, prefere ol propra inventaĵo de iu kiu ne estas ligita al la lingvo kaj kiu neniam publikiĝis aliloke ol en Vikipedio mem. Mi petis amikon rekontroli la tradukon de Halvelik en la libro, kaj mi certigos ke ĝi aperu ĉi tie kiam mi reaŭdos de li. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 09:50, 9 Apr. 2012 (UTC)

Traduko: kial “en” kaj ne “in”?[redakti fonton]

Ĉu ne devas esti “IN Mondod wenit unn nowam Sentom,” ĉe la traduko de “La espero” (anstataŭ “EN […]”)?

--MicV (diskuto) 19:33, 22 Jun. 2014 (UTC)

Mi ĵus korektis tion, kaj ankaŭ iomete da aliaj gramatikaĵoj. Splibubay (diskuto) 18:32, 5 Jan. 2015 (UTC)

Dativa ilùis?[redakti fonton]

Ĉu la dativa formo de la pronomo ilùi ('ili') estas vere ilùis, kiel la tabelo nun montras, kaj ne la antaŭvidebla ilùid? Ĉi tio ŝajnas tre stranga al mi, krom se iu fonto konfirmas ĝin. Splibubay (diskuto) 18:45, 5 Jan. 2015 (UTC)