Diskuto:Arnaut Daniel

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi fakte aventure provis traduki la provenclingvan poemon. tamen mankas al mi la kompreno de kelkaj esprimoj. Sed mi supozis ke "Ieu sui Arnaut, que plor e vau cantan" signifas "Mi estas Arnaut kiu ploras kaj estas kantonta", simile al la franca kie la verbo iri utilas por esprimmi tujan estonton. (Je vais chanter ne signifas "mi iras kanti" sed "mi estas (tuj) kantonta"). plispertulo pri provenca lingvo bv kontroli. -- Arno Lagrange 07:09, 12. Okt 2003 (UTC)

En ĉiu traduko en la anglan, kiun mi vidis, e vau cantan estas "and goes singing" ("kaj iras kantanta"), t.e. malgraŭ la doloro de la amorpuna fajro (il foco che gli affina) li kantas dum li faras sian penton en Purgatorio. "Cantan" ŝajnas esti participo kaj ne infinitivo. Kriĉjo 13:06, 12. Okt 2003 (UTC)
Prave Kriĉjo ! la samon oni povas konkludi el la tradukoj de Peterlongo : "cantan" ja estas "kantanta". Arno Lagrange 07:43, 13. Okt 2003 (UTC)