Diskuto:Aspendos

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

kara Umbert: mi ne forigis la "ne haveblajn bildojn" (mi kopiis ilin el alilingva vikipedio)ĉar mi optimistis, ke iu pli sperta vikipediisto povus fari la bildojn haveblaj. Forigo malplifaciligas tiun aktivecon.--Hans 21:38, 15. Mar 2010 (UTC)

Nu, tio estas bona intenco, sed miaopinie gravas unue, ke artikolo havu iom bonordan aspekton. Se pli ol duono de la bildoj mankas, tio aspektas, kvazaŭ neniu zorgas pri tiu artikolo.
Se vi volas memori la nomojn de tiuj mankantaj bildoj, mi proponas, ke vi metu noton al la diskutpaĝo. Tamen, se tiuj bildoj ne troviĝas en la Vikimedia Komunejo (kie ili estus senprobleme atingeblaj), ofte estas bona kialo por tio, ekzemple, ke ili ne estas liberaj, tamen pro speciala leĝo uzeblaj en iu lando. Ekzemple la angla vikipedio rajtas aperigi multajn neliberajn bildojn prononcante la magian formulon "justa uzo" (fair use), sed la esperanta vikipedio ne rajtas tion, ĉar ĝi estas internacia (male al la angla). Pro tio estas problemo esperi havigon de bildoj el aliaj vikipedioj. – Pretere, se vi esperas pri tia transpreno, ĉu ne estus bona ideo traduki la priskribojn de la bildoj? Ne ĉiu komprenas la germanan. – Umbert' 22:27, 15. Mar 2010 (UTC)