Diskuto:Aspirino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Yekrats, Thomas Guibal, kaj Claudio Pistilli: Mi lernis en miaj studoj, ke la farmacia silabo -at- faras el "acido" koncernan "salo"n, do el acetilsalik'a acido sekvas salo acetilsalik'at'o, kaj la vorto "acetilsalik'at'a acido" estus sensencaĵo, ĉar ĝi estus "acido de salo de acido". Koresponde, germane estas Acetylsalicylsäure (sen -at-) kaj Acetylsalicylat, angle estas acetylsalicylic acid (sen -at-) kaj acetylsalicylate ([1][2] ktp), itale acido acetilsalicilico (sen -at-) kaj acetilsalicilato, france acide acétylsalicylique (sen ...) kaj acétylsalicylate, hispane ácido acetilsalicílico (sen ...) kaj acetilsalicilato ktp ktp ktp. Fakte mi baze de ĉiuj ĉi lingvoj supozus ke la esperantaj terminoj estus acetilsalicila acido kaj acetilsalicilato (ekzakte tion, strange, ankaŭ liveras la reta tradukilo de guglo), ne "acetilsalik'-", sed ĉar mi scias ke la substanco origine troveblis en la ŝelo de branĉoj de salikoj (latine Salix), esperante kun "k", mi povas adaptiĝi al la du silaboj "-salik-", kvankam estas la demando ĉu por farmacia substanco "inventita" en Germanlingvio kaj de tie eksportita al aliaj nacioj ne eble la nacilingvaj nomoj de la farmacia substanco pli gravas por esperanta nomo ol esperanta botanika nomo de arbedo, kiu nur historie rilatas al la malkovro de la nuna kemia substanco. Resume mi tre pridubas la vorton "acetilsalikata acido" memkompreneble uzatan en la vikipedia teksto, sen ajna referenco, kaj scias ke PIV ne helpas ĉi-tie, ĉar ĝi simple nomas la aferon "aspirino" laŭ la origina varomarko Aspirin®, komerca marko lanĉita de la germana laboratorio Bayer en la jaro 1897/1899. Tiel do PIV ĉi tie faras farmacian reklamon. Sed bone, en la artikolo estas klarigata kiel la komerca marko eniris multajn vortarojn. Tamen restas la dubo pri la eble persone inventita nomo "acetilsalik'at'a acido". Tial mi devas tamen postuli referencojn esperantlingvajn pri tiu, laŭ mi dubinda, nomigo. Kaj se tiaj referencoj simple ne haveblas, necesas diskuto ĉu la acido konforme laŭ la grandaj eŭropaj lingvoj en Esperanto eble nomatas acetilsalicila acido kaj la salo simple acetilsalicilato... ThomasPusch (diskuto) 22:19, 31 okt. 2023 (UTC)[Respondi]