Diskuto:Atletiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malpezatletika Monda Ĉampioneco[redakti fonton]

Pri la paragrafo "Precipaj internaciaj konkuradoj", mi uzis la esprimon Malpezatletika Monda Ĉampioneco, kiun mi trovis en aliaj artikoloj de nia Vikipedio, sed mi preferas kaj akceptus anstataŭe la esprimon Atletika Monda Ĉampionado, ĉar ĝi rilatas al organizaĵo kaj tute ne al filozofa ento, kiun supozigas la finaĵo -eco. Kiu konsentas kun mi ?--DidCORN la 31-a de majo 2016, 8:05 (UTC)

Mi konsentas.--pino (diskuto) 08:19, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi pri la finaĵo, sed pri la unua vorto mi preferas Malpezatletika anstataŭ Atletika.--KEO144000 (diskuto) 15:57, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Farita laŭ propono de KEO (sed kontraŭe al la erarema termino, kiun oni trovas en referenco *4 pri la fakvortlisto de la Esperanto-Klubo Munkeno).--DidCORN la 31-a de majo 2016, 17:05 (UTC)
Mi pardonpetas pri mia erarema kritiko de la ĉisupra dulingva vortaro, ĉar mi duonkomprenas la germanan lingvon, fakte kiam atleto gajnas olimpikan ormedalon, oni prave diras, ke li obtenis olimpian ĉampionecon (esprimo listigita en la fakvortlisto).--DidCORN la 2-a de junio 2016, 11:25 (UTC)

Vego aŭ vegojn[redakti fonton]

Ne estas klare por mi, ĉu vego estas aro da kurkoridoroj aŭ estas koridoro mem. Ŝajnas al mi, ke estas kontraŭdiro inter la difino de vego (sporto) donita de Vikipedio kaj la difino de NPIV (Vd vortaro.net [1]) pri kiu estas nur vojlinio(?).--DidCORN la 14-a de junio 2016, 8:15 (UTC)