Diskuto:Auferstanden aus Ruinen

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 13-an de julio 2012 unuhore la vikipediano Informant22 enŝaltiĝis en la redakton de la paĝo, por el ekstera fonto enkopii tradukon de dua kaj tria strofo (laŭdinde), kaj krome por "korekti" en la enkonduka ĉapitro la vortojn "la kanto de l’ germanoj, kiu jam antaŭe iĝis la himno de la Federacia Respubliko Germanio, estis uzata en la tuta Germanio" per "[...] la himno de la Federacia Respubliko Germanujo, estis uzata en la tuta Germanujo". La antaŭa vortumo neniel estis erara aŭ senintenca, kaj neniu el la originaj aŭtoroj de la teksto aprobis tiun korekton. Tial mi, kiel unu el la originaj verkintoj, reŝanĝas la vortumon al la origina, kiu nepre restu. ThomasPusch (diskuto) 20:20, 21 mar. 2020 (UTC)[Respondi]