La "listoj", faritaj de Xian en 2012 kiu tre ŝatis krei ruĝajn ligilojn kaj tiam forgesi pri ili, ĉiuj post pli ol 12 jaroj de atendado ne ekzistas kaj la elektitaj landoj (nur Francio, Belgio, Maroko kaj Iberio, elekto vidata el Pariza perspektivo) estis tre subjektivaj: komplete mankas ekz. Ĉeĥio, Germanio, Hungario, Aŭstrio, Britio, Italio - mi ankaŭ konas plurajn banlokojn en Litovio... Se antaŭvidi listojn, tiam necesas unue fari listojn, kaj tiam necesas listigi sennaciece ĉiujn gravajn banurbojn, aŭ plej bone tiujn por kiuj jam ekzistas esperantlingvaj paĝoj, ne nur blinde kopii ruĝajn ligilojn el la franclingva vikipedio. Aŭ eblus noti en tiu ĉi paĝo iujn ekzistajn ligilojn al esperantlingvaj paĝoj - kaj se fari tiel, kompreneble ankaŭ Évian kaj Vichy en Francio rajtas esti, sed bonvole ankaŭ Bath en Anglio, Bad Neuenahr (kie gastis LLZ), Bad Homburg, Bad Nauheim, Bad Reichenhall, Wiesbaden kaj multaj aliaj en Germanio, kaj bonvole ankaŭ Birštonas kaj Druskininkai en Litovio. Krome la kategorio "banlokoj" estas pli bona kolektujo, sed tie ankaŭ ankoraŭ mankas ĉiuj germanaj banlokoj, ankaŭ el multaj aliaj landoj estas entute neniuj paĝoj, kaj mi persone konas Bejruton kiel ĉefurbon kaj metropolon, sed ne kiel banlokon - Do bonos limigi sin al tiuj urboj kiuj estas plejparte banlokoj kaj konsistas plejparte el banlokaj servoj. Povas esti ke Bejruto fine prave estos en tiu kategorio, sed ne nepre... Aidas (diskuto) 08:21, 23 mar. 2025 (UTC)Reply