Diskuto:Bel-Horizonto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Belo Horizonte)

Mi ŝanĝis la nomon "Belo Horizonto" al la portugala formo "Belo Horizonte". Ŝajne la urbo ĝis nun ne akiris vere akceptitan esperantan nomon, eĉ ne dum la 38-a Brazila Esperanto-Kongreso en 2003. Ĉiuokaze tiu nomo ne estu "Belo Horizonto", ĉar tiel "Belo" iĝas la ĉefa vorto (= Beleco, kiu nomiĝas Horizonto), tute kontraŭe al la portugala (bela horizonto). Esperanta nomo povus esti "Belo-Horizonto", "Bel-Horizonto" aŭ eĉ laŭvorte "Bela Horizonto". --Ismo 21:07, 4. Feb 2005 (UTC)

Mi proponas alinomigon de la artikolo Belo Horizonte al Bel-Horizonto.--Salatonbv (diskuto) 22:47, 29 Jul. 2013 (UTC)
✔ Farite ĉar neniu kontraŭis.--Salatonbv (diskuto) 23:32, 5 Aŭg. 2013 (UTC)
Tute en ordo. ThomasPusch (diskuto) 21:30, 24 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Etan lingvan rimarkon:

"Konvencio" en Esperanto estas traktato, formala interkonsento, NE iu ajn renkontiĝo - la anglan vorton "convention" aŭ supozeble similan portugalan vorton pli bone eblas esprimi per la simpla vorto "kunveno". ThomasPusch (diskuto) 21:26, 24 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Kaj:

Internaj ligiloj al la internacie relative nekonataj Esperanto-grupanoj de antaŭ pli ol 80 jaroj, pri kiuj ĝis nun ne estas vikipedia artikolo, metiĝu POST KIAM iu entuziasmulo kreos esperantlingvajn biografiojn pri ili kaj konvinkos la redaktan komunumon pri la menciindeco de tiuj movadanoj, SE tio iam okazos... ThomasPusch (diskuto) 21:28, 24 jun. 2023 (UTC)[Respondi]