Diskuto:Besto-Bieno (filmo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi konas la libron en Esperanto de jardekoj sub la titolo de la esperantlingva eldono - "La bestofarmo". Eĉ se mi bone komprenas ke vikipedia kontribuanto preferas la vorton "bieno" al la pli neologisma vorto "farmo", jen la libra titolo, kiu enradikiĝis en la esperantlingva literaturo. Mi dubas ĉu bonas pro persona lingva prefero nun doni novinventitan esperantan titolon al la filmo aŭ novinventi la esperantlingvan librotitolon ... Escepto estus se oni libroforme eldonus duan literaturan tradukon de la verkaĵo, en almenaŭ sama eldonkvanto kiel la publikaĵo tradukita de Gerald Tucker, titoligus ĝin "Besto-Bieno" kaj tiam en vikipedio por la esperantlingva artikola titolo povus elekti inter ambaŭ librotitoloj.

ThomasPusch 17:48, 8. Feb 2011 (UTC)