Saltu al enhavo

Diskuto:Bocvano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Ĉu Bocvano ĉu Cvanujo?

Ĉu Bocvano ĉu Cvanujo?

[redakti fonton]

Kvankam mi ne konsentas kun agmaniero de Kwamikagami sendiskute ŝanĝi landnomon en vikipedia artikolo, mi opinias ke li iel pravas enkonduki la nomon "Cvanujo" ĉar la vorto Bocvano ja venas el cvanlingva vorto kiu signifas "lando de la Cvanoj". Arno Lagrange @ 09:02, 6. Aŭg 2010 (UTC)

Legu jenon:

In Setswana prefixes are more important than they are in many other languages. These prefixes include "Bo", which refers to the country, "Ba", which refers to the people, "Mo", which is one person, and "Se" which is the language. For example, the main tribe of Botswana is the Tswana people, hence the name Botswana for its country. The people as a whole are Batswana, one person is a Motswana, and the language they speak is Setswana.

en:Botswana#Language

En cvana lingvo (Setswana) prefiksoj pli gravas ol en multaj aliaj lingvoj. Tiuj prefiksoj inkluzivas '"Bo" kiu signifas "lando", "Ba" = "etno", "Mo" = "ulo", "Se" = "lingvo". Plej grava etno en Bocvano estas Cvanoj el kio fontas la nomo de la lando: Botswana. La etno nomiĝas "Batswana", individuo "Motswana" kaj la lingvo "Setswana".

—traduko el en:Botswana#Language

Jes, la Esperanto por Botswana estas Cvanujo aŭ Cvanio, same kiel aliaj landoj nomitaj de ilia ĉefa gento. Oni ne diras jen la secvana lingvo, sed la cvana lingvo; ne la bacvanoj aŭ unu mocvano, sed la cvanoj kaj unu cvano, kaj do simile one priparolas Cvanujon, ne Bocvano.

Aŭ eble ni povas alinomigi Anglion al Englando, Germanion al Dojĉlando, Ĉinion al Ĝongvoo.

Ne troviĝas multaj afrikaj landoj nomitaj de gento; aliu estas Ugando, sed Gandujo estas jam regiono en Ugando (Gandio?). Ankaŭ Svazilando kaj Sotujo/Sotio (Lesoto). Kwamikagami 21:47, 6. Aŭg 2010 (UTC)

Kwamikagami, laŭ principe vi pravas. Nur la afero ne estas tiom simpla. Esperanto havas tradiciojn kaj vortprovizon agnoskitan de diversaj rimedoj. Ekzemple PIV kaj Bertilejo mencias "Bocvano" kaj ne Cvanujo. Vi pravas levi la diskuton, sed drasta ŝanĝo en Vikipedio ne eble estas la plej bona rimedo por antaŭenirigi lingvan evoluon. Mi proponas kompromisan solvon: konservi la artikolon sub Bocvano kaj en ĝi mencii la prave proponitan alternativon Cvanujo. Arno Lagrange @ 12:48, 7. Aŭg 2010 (UTC)
Fakte, kaj ne nur tiuj, sed ankaŭ la Poŝatlaso de la mondo de 1971, la ĝis nun sola esperantlingva atlaso, kaj ĉiuj aliaj esperantlingvaj vortaroj unuanime uzas la vorton "Bocvano", same la esperanta literaturo kaj gazetaro, kiel kontroleblas en la retejo tekstaro.com. Kaj malbonŝance PIV ankaŭ en la versio de 2020 ankoraŭ tute ne mencias la radikon "cvan’", sekve ankaŭ dulingvaj esperantaj vortaroj ne mencios ĝin. La tasko de daŭre adaptebla reta enciklopedio estas priskribi la mondon, surbaze de eksteraj referencoj egale ĉu tiuj estas eksplicite notitaj aŭ nur rapide kontroleblaj. La tasko de Vikipedio ne estas esti avantgarda loko por unuafoje publikigi ĵus inventitajn vortojn aŭ konceptojn, kaj tiam servi kiel "interna referenco". ThomasPusch (diskuto) 12:06, 22 maj. 2025 (UTC)Reply

Respubliko Bocvano

[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus forigis la vorton "de" el la esperanta traduko de la oficiala kompleta nomo "Respubliko Bocvano", ĉar "de" ĉikaze tro rekte sekvis la anglan nomon "Republic of Botswana". Ĉikaze esperanto ja sekvas la germanan kaj slavan lingvojn, ne la okcidentajn. Mi pensas, ke jam foje okazis diskuto pri ĉi tiu problemo. Sed novuloj kaj eksteraj helpuloj ja kutime scias nenion pri tio. --Tlustulimu (diskuto) 15:12, 3 Mar. 2016 (UTC)

Tute prave. ThomasPusch (diskuto) 11:51, 22 maj. 2025 (UTC)Reply

Politikaj partioj

[redakti fonton]

Ekde 06:05, 18 okt. 2009 en la teksto estas frazo «Ekde sendependeco en 1966 la landon regas la Bocvana Demokrata Partio. Aliaj gravaj partioj estas la Bocvana Nacia Fronto kaj la Bocvana Partio de la Kongreso», origine ankoraŭ kun ruĝa ligilo pri neekzista teksto pri la baloto de 2004, kiu intertempe estas plene malaktuala. Bone ke oni la indikon pri la baloto de 2004 forigis komence de 2025. Tamen mi atentigas ke la teksto ekde jam 16 jaroj atendas tekstojn pri tiuj politikaj partioj, kaj ĝis nun ili ne estas esperantlingve. Iom mi dubas, ĉu ili sekvos en la venontaj 16 jaroj, sed eble mi vidas la perspektivon tro negative. Mi ĉiukaze ĵus ŝanĝis la intertempe malaktualan indikon pri la ŝtatestro al nova informo, kiu aŭtomate adaptiĝos laŭ la informo de vikidatumoj, kaj ankaŭ mem metos ekzistan bluan ligilon, se iam estos teksto pri la ŝtatestro. Io tia pri la politikaj partioj ne tiom facile aranĝeblas. Sed ĉiukaze estas demando, kiam sufiĉas atendi kaj ŝanĝi la ruĝajn ligilojn al simpla teksto, kaj krome estas demando, kiom longe la partioj de la baloto de 2004 restos senŝanĝaj... ThomasPusch (diskuto) 11:51, 22 maj. 2025 (UTC)Reply