Diskuto:Bolŝevismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Bolŝevikismo)

Mi survojas kaj ne havas esperantlingvan vortaron ĉe mi. Tamen mi petas vortara(j)n referenco(j)n pri la ĉi-paĝotitole supozata aserto ke la vorto "bolŝevikismo" pli ĝustus ol pli mallonga formo "bolŝevismo". En la vikipedia artikolo "bolŝeviko" menciiĝas alternativa formo "bolŝevisto" por kredanto de la ideologio, en tiu artikolo nomata "bolŝevismo" - la formo bolŝeviko evidente estas laŭvorta transpreno de la rusa formo Большевик [Bolŝevik], sed la ideologio ruse simple estas Большевизм [Bolŝeviszm], kio evidentigas ke -ик (por persono: -ulo, -ano, -isto) kaj -изм (por ideologio: -ismo) estas nur sufiksoj, kaj ruse la vortradiko estas Большев- [Bolŝev-]. Laŭ la rusa originalo la formo "bolŝevismo" pli ĝustus. Gugla serĉo donas 200 trovojn por la du vortoj "bolŝevikismo kaj", kaj 4000 por la du vortoj "bolŝevismo kaj" ("kaj" kiel ekzempla, aparte ofta esperantlingva vorto, ĉar alikaze ankaŭ montriĝas hispanaj kaj portugalaj paĝoj miksite kun la esperantlingvaj). Tre multaj el la 200 trovoj por la du vortoj "bolŝevikismo kaj" referencas al la esperantlingva artikolo "Bolŝevikismo", tiu ĉi teksto - se oni minusigus ilin, por vidi kiu lingvouzo estas ekster vikipedio, la plimulto ankoraŭ pli draste favorigus la pli koncizan formon "bolŝevismo". Reta vortaro konas la vorton "bolŝevismo", kaj klarigas ke bolŝeviko estu simple variaĵo de preferinda vorto "bolŝevisto". Kie do estas referencoj por subteni preferon de la pli longa formo "bolŝevikismo"? Cetere: Ankaŭ tiu ĉi artikolo origine nomiĝis "bolŝevismo", nur en 2008 uzanto Maksim movis ĝin al nova titolo "bolŝevikismo", metante alidirektilon. Ne miskomprenu: mi ne volas persone trudi tiun aŭ alian vortumon, nur pensas ke pro la malklareco devus esti pli fidindaj eksteraj referencoj ĉi-tie, kaj plej bone klarigo kial preferindas tiu aŭ alia vortumo. --ThomasPusch (diskuto) 18:54, 30 Maj. 2014 (UTC)

Nazioj certe ne uzis e-lingvan terminon "bolŝevikisto"[redakti fonton]

La frazero "aŭ laŭ la nazia propagando ofte bolŝevikistoj" laŭ mi ne ĝustas. Germane la nazioj misfamigis la nocion bolŝevismo en egaligo bolŝevisto=judo=fihomo (germane Bolschewist=Jude=Untermensch), kaj en Esperanto laŭ mi la nazioj laŭ mia scio ne signife propandis... prefere Hitlero en Mein Kampf aldonis al la kalkulo la plian klarigon esperantisto=bolŝevisto=judo=fihomo. Tial mi forprenas la senreferencan duonfrazon "aŭ laŭ la nazia propagando ofte bolŝevikistoj" el la teksto. Se eblas pruvi ĝin per konvinka ekstera referenco, mi bonvenigas ĝian reenmeton... ThomasPusch (diskuto) 19:43, 30 Maj. 2014 (UTC)

"Bolŝevikismo" en la esperanta vortaro[redakti fonton]

Mi jam tute forgesis, ke en 2014 mi tre dubis pri la stranga vorto "Bolŝevikismo". Intertempe bonŝance la PIV ankaŭ konsulteblas survoje, kondiĉe ke oni havas elektron kaj aliron al la komputila reto (alikaze restas la libro). La vortara respondo klaras (vidu la diskuton ĉe la artikolo "bloŝevisto"): La plej renoma esperanta vortaro PIV (jen en la eldono de 2020, sed antaŭaj eldonoj havis saman informon) klare informas, ke "bolŝevist/o" estas "adepto de bolŝevismo". Kaj "bolŝeviko"??? "bolŝevikismo"??? "Neniom da trafoj". Esperantlingvaj vortoj "bolŝeviko" kaj "bolŝevikismo" ne ekzistas. Mi kun referenco al PIV alinomos la artikolon al titolo "Bolŝevismo", ĉar alikaze homoj ekuzas la inventitan vorton kun referenco al - - - Vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 20:15, 9 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Osetoj kaj aliaj etnoj ...[redakti fonton]

Mi elmetis el la teksto la ekster konteksto skribitan frazon: "Sud-Osetio iam estis memstara 'oblast' (provinco) kiun kreis la bolŝivistoj." -- Kial subite Sud-Osetio eniras la ĉapitron??? Estis multaj unuoj, kiujn la bolŝevistoj kreis. La temo tute aktualas en 2022, ekzemple kiam Vladimir Putin en paroladoj esprimas la ideon ke "Ukrainio tute ne ekzistas! Ĝi estis nur hazarda inventaĵo de la bolŝevistoj!". Sed pri tio necesus pli ol nur ekster konteksto skribi "Sud-Osetion kreis la bolŝivistoj". ThomasPusch (diskuto) 21:07, 9 jun. 2022 (UTC)[Respondi]