Diskuto:Bosnio kaj Hercegovino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Same kiel Bertilo WENNERGREN, ankaŭ mi konsentas pri "bosna/bosno" anst. "bosnia/bosniano", malkiel, se mi ne eraras, PIV2002 (ĉu iu bonvolas kontroli?). Jen plia ekzemplo de la nekonveneco aŭ neeblo sekvi blinde PIVon. - jc

PIV2002 havas la kapvorton Bosnio, kaj ĝi ne havas la kapvorton bosno. Tamen, la vorto bosnia apenaŭ povas esti erara; ankaŭ la vorto rusia estas multe uzata. Kaj mi suspektas, ke ne ĉiuj bosnianoj estus bosnoj. Estu do "apud" anstataŭ "anst.". Ke la bosna estas nur unu el la lingvoj de Bosnio sugestas, ke la lingvo ja nomiĝu tiel kaj ne bosnia. Eble iu povas konfirmi, ke la bosniaj lingvoj distingas inter bosno kaj bosniano. Mi malvolonte farus tiajn distingojn devigaj en Esperanto, se neniu alia lingvo tiel distingas. Lingvano 16:44, 21. Mar 2005 (UTC)

Mi ne timu: almenaŭ la angla kaj la germana distingas inter Bosniak/Bosniake (bosno) kaj Bosnian/Bosnier (bosniano). Lingvano 16:52, 21. Mar 2005 (UTC)

Bosniako[redakti fonton]

Nun iu provas disvastigi novan radikon "bosinak'". Kial ne sufiĉas "bosn'"? Bab 20:46, 2. Okt 2006 (UTC)


Jes ja sufiĉas bosno (por signi la islaman sudslavan etnon) kaj bosniano por (civit)ano de Bosnio el ajna etno. La aserto en la nuna artikolo

Citaĵo
 Ĉiuj civitanoj de la lando nomiĝas bosnoj. Bosniakoj estas ekde 1993 la pli kutima nomo por la bosnaj islamanoj. 

estas pure persona opinio (tamen ne signita kiel persona opinio, sed kvazaŭ fakto). En la diskutpaĝo "bosnoj" detalege dokumentiĝas la diskuto por aŭ kontraŭ uzo de "bosno" respektive "bosniako" por la etno. Klare la de Bertil Wennergren menciita rekomendo de la Akademio de Esperanto el aprilo 2009 favoras etnan signifon de la vorto "bosno" kaj malfavoras neologismon "bosniako". La citita frazo, se respeguli la longan vikipedian diskuton kaj la akademian rekomendon, do devas teksti "Ĉiuj civitanoj de la lando nomiĝas bosnianoj. Bosnoj estas ekde 1993 la pli kutima nomo por la bosniaj islamanoj."

Ne temas pri remalfermo de iu diskuto, sed nur pri apliko de la diskuto "bosnoj" al la ĵus citita frazo de la artikolo Bosnio kaj Hercegovino.

ThomasPusch 19:09, 1 Nov. 2011 (UTC)

En la paĝo Bosnio intertempe reekflamis fajra diskuto, ke la balkanan regionon laŭ gusto eblas nomi "Bosnujo" kaj la ŝtaton "Bosnujo kaj Hercegovino", kompreneble subkomprenante ke la bazo de tio estas esperanta gentonomo "bosnoj". Mi nun ankoraŭ revidis mian noton kaj la noton kiun la uzanto Bertil Wennergren en aprilo 2009 aldonis al la Diskuto:Bosnoj, en kiu li anoncis (tiam "baldaŭan") eldonon de dokumento de la AdE kun «la formoj "Bosnujo" kaj "Bosnio", ambaŭ gentobazaj. Tio signifas, ke ili baziĝas sur la gentovorto "bosnoj"». Mi ne vidis tiun dokumenton (ankaŭ ne vidis ĝin en 2011, tiam mi nur kredis la noton de BW), sed se estas ĝuste ke en 2009 oficialiĝis tia dokumento, eble kun subskribo de Bertil Wennergren, kial tiam eblas ke fine de 2023 (14 jarojn post aprilo 2009!!) la reta eldono de PIV, vortaro.net, kiun en 2020 implementis Bertil Wennergren, daŭre klare informas ke ekzistas nur esperanta radiko Bosni' por la "balkania regiono, parto de la regno Bosnio-Hercegovino", kaj ne ekzistas iu radiko bosn' ??? Mi eĉ ne scias kial la fervoraj misiantoj pri vikipedia disvastigo de la originaj kaj laŭ multaj lingvanoj intertempe tre eksmodaj landnomoj de finaĵo -ujo nur atakis la paĝon pri regiono "Bosnio", ĉi-tie kontentiĝis pri diskutoj pri nomigo de la gento, kaj (ŝajne) neniu provis premi renomigon de "malnova ŝtatonomo Bosnio kaj Hercegovino" al "nova ŝtatonomo Bosnujo kaj Hercegovino". Mi mem devas diri, ke vortparo "Bosnio kaj Bosnujo" aspektas al mi same perverse kiel malĝusta vortparo "Alĝerio kaj Alĝerujo" (Alĝerio devenas de nomo por la urbo Alĝero - "alĝeroj" NE estas gento samkiel "nederoj" ne estas la homoj de Nederlando). Nur pro tiu misiemo disvastigi ĉiajn landnomojn de finaĵo -ujo, mi nun pli skeptikas al la bela, konciza neologisma propono "bosnoj" por la islama gento ol mi naive toleris ĝin en 2011. ThomasPusch (diskuto) 17:54, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]