Diskuto:Brandeburgio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ankaŭ por germanoj la sonkombino "nb" estus malfacile prononcebla. Fakte oni prononcas "Branden-Burg", do kun eta paŭzo. Tio similas al la prononcmaniero de ekz. "San Benedetto", "San Bernardino" k.s. --Helmut Welger 07:32, 27. Mar 2005 (UTC)

Pronuncu kiel portugallingvanoj, antaŭigante la nazaleco de vokalo kaj fleksante la du superaj formantoj de la /a/ por renkonti la du formanto de /n/! Estas facile (almenaŭ al ni)... Serioze: Mi pensas ke tiu ne idas esti artikolo, tiu estas nur noto al ĉefartikolo Brandenburgio, ĉu ne?Roberto 14:22, 27. Mar 2005 (UTC)

Roberto, vi pravas -- tio ĉi ne estas vera artikolo. Mi unue volis korekti en la artikolo pri Zigmundo la 1-a la ĉeĥajn nomojn, ĉar ŝajnas al mi strange, ke la esperanta nomo de germana, franca aŭ itala persono, urbo, regiono orientiĝu laŭ la ĉeĥa formo. Sed mi rimarkis, ke Vikipediisto:Petr Tomasovsky sisteme uzas tiajn ĉeĥeskajn nomojn, kaj mi ne volis korekti ion, kion li faris intence. Intertempe li je mia miro ŝanĝis la nomojn en Zigmundo la 1-a, sed ekzemple konservis "Brandeburgio" en Komunumo Krzyżanowice.)
Pretere, italoj havas duan manieron eviti sonkombinojn kiaj "nb", "np", "nm" ktp: Ŝanĝi "n" al "m". Ekzemple la antaŭa papo Johano Paŭlo la 1-a, kiu estis italo, ofte estis nomata "Giampaulo" [ĝampaŭlo], kvankam la izola karesformo de "Johano" estus "Gian(ni)". Kaj mi konfesas, ke mi mem prononcas "sambenedeto". S-ta Benedikto pardonu min.
Mi konsentas forigon de la artikolo. Aŭ eble ĝi restu kiel pludirektilo. -- Umberto 15:54, 27. Mar 2005 (UTC)