Diskuto:Brevier-Legaĵoj – Sanktuloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nekutima teksto, evidente ne tradukita el alia vikipedia materialo, sed mem kunmetita kaj liberlicence disponigita - mi unue miris ne vidi alilingvajn vikipediajn ligilojn, sed almenaŭ kontrolinte en la alilingvaj versioj de la pli ĝenerala artikolo Brevier-Legaĵoj mi en la angla, germana, hispana, franca kaj itala artikoloj trovas nenian indikon pri aparta materialo de subartikolo "Brevier-Legaĵoj – Sanktuloj", kaj tial donas al tiu-ĉi teksto la indikoŝablonon "unua". Persone mi ĝojus, se estus pli da internaj ligiloj al ekzistantaj vikipediaj artikoloj, por plifaciligi la saltadon inter artikoloj... Mi nun metas kelkajn internajn ligilojn, sed neniel sukcesus meti ĉiujn kiuj dezirindus. ThomasPusch (diskuto) 18:04, 21 Jul. 2014 (UTC)