Diskuto:Bydgoszcz
Aldoni temonBidgoŝto
[redakti fonton]Fontoj? Sj1mor (diskuto) 12:33, 18 apr. 2025 (UTC)
@Sj1mor, Arbarulo, kaj Filozofo: Ne estas, almenaŭ ĝis nun. En la reto mi ne povas trovi eĉ unu trafon, ankaŭ krome ne trovis ion: PIV, Revo, la poŝatlaso de 1971, ĉiuj jarlibroj de UEA, la gazetara serĉilo tekstaro.com - ĉiuj neas ekziston de tia esperantigo. Eble en cirkulero de la urba E-grupo, kiu de fojo al fojo sendiĝas al ĉiuj 8 aŭ 12 membroj de la grupo, supozeble jam 20 jarojn ne plu letere, sed nur retpoŝte, oni povus trovi unu trovon. Se eĉ se - tia amika retpoŝto ne povas konsideriĝi publikaĵo.
Kaj mi intense serĉis eĉ tra sociaj retejoj kiel facebook, kaj ankoraŭ trovis tiun noton pri bildo de "ponto Esperanto en Bydgoszcz". Eĉ tie neniu esperantigo de la urbonomo. Sume laŭ mia serĉo klaras, ke esperanta nomo Bidgoŝto en internaciaj publikaĵoj, en la esperanta literaturo kaj gazetaro ne ekzistas. Tial laŭ la nuna stato necesas forigi la eraran aserton. Bonvolu helpi atenti ke tiel restos. ThomasPusch (diskuto) 10:36, 9 jul. 2025 (UTC)
>>> « esperante foje Bidgoŝto [mankas fonto]» - la duonfrazo estas for.
Farite ThomasPusch (diskuto) 16:26, 9 jul. 2025 (UTC)
Situa mapo Bydgoszcz
[redakti fonton]Estas fuŝa apero de dufoje sinsekva mapo de Pollando en la informkesto.
Ja ekzistas situa mapo Ŝablono:Situo sur mapo Pollando Bydgoszcz, sed mi ne sukcesas enigi kaj montrigi ĝin en la informkesto Ŝablono:Informkesto urbo de Pollando
Kiu scipovas? mi antaŭdankas. Sj1mor (diskuto) 08:26, 8 jun. 2025 (UTC)
- La dufoje sinsekva mapo vere estas fuŝo. Mi pardonpetas, al mi la ŝablono {{urbo pl}} respektive {{informkesto urbo de Pollando}} ŝajnas tre malnova kaj komplikema. Mi en kazo de kompleta nekapablo de iu regi ĝin nur povus rekomendi escepte anstataŭe uzi la tre bone funkciantan internacian ŝablonon {{informkesto urbo}}, almenaŭ en situacioj kiel ĉi tie se restas neriparebla problemo. ThomasPusch (diskuto) 10:50, 9 jul. 2025 (UTC)
Stile netaŭga ĉapitro
[redakti fonton]La ĉapitro "'Bydgoszcz - urbo ĉe eŭropa rivero. Enkonduko al albumo pri la urbo ... Kio estas tio? Kia devus esti tia enkonduka albuma teksto? Ĝi devas esti kiel vizitkarto. Kiel eleganta vizitkarto... " estas skribita absolute en neenciklopedia stilo. Ĝi tute ne taŭgas en vikipedio, kaj ne redakteblas. Restas nur elpreni tiun fremdaĵon. Tion mi faras. Sed kiel ĉe multaj stile kontrolindaj tekstoj pri urbo de Pollando almenaŭ mia energio ne sufiĉas por vera kontrolado de la tuta teksto - nur por kosmetikaj redaktetoj ie-tie. Tiel supozeble statas ĉe ĉiuj vikipedianoj. Tiam eblas nur en pli malgrandaj kvantoj glatigi iujn aparte elstarajn teksterojn, sed tio estas iom nekontentiga ... ThomasPusch (diskuto) 11:00, 9 jul. 2025 (UTC)