Diskuto:Carl Woese
Mi volas krei artikolojn (kaj alligi ilin el ĉi tie) por la Nacia Akademio de Sciencoj (usona) kaj la Nacia Medalo (usona). Kiel ni nomu tiajn aferojn? Mi pensis pri Nacia Akademio de Sciencoj, Usona, kiu estas pli klara pri kiu parto estas la vera nomo kaj kiu estas aldonita priskribo ol alia ebleco, Usona Nacia Akademio de Sciencoj. Ĉu opinioj, aliaj proponoj? --Jacob SCHWARTZ
Kion vi pensas pri Nacia Akademio de Sciencoj (Usono)? --Chuck SMITH
- Mi ŝatas tion, se oni ne kontraŭas parentezajn vortojn en artikoltitolo. --Jacob SCHWARTZ