Diskuto:Carlos Castañeda

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo kreiĝis en januaro 2011, tute laŭdinde, sed kreiĝis ruĝaj ligiloj pri ĉiuj unuopaj publikaĵoj verkitaj de li, kaj en pli ol kvin jaroj neniu ajn el iuj ligiloj bluiĝis: ne antaŭvideblas ke aparta vikipedia artikolo pri ĉiuj unuopaj publikaĵoj verkitaj de li kreiĝos, kaj ne necesas. Mi metas internajn ligilojn de la [grandparte anglalingva] librotitoloj ĉi tien, kaj formetas la ruĝajn internajn ligilojn. Se tamen iam poste iu ajn volos verki apartan vikipedian artikolon pri iu unuopa publikaĵo verkitaj de Carlos Castañeda, facilas aldoni internan ligilon ĉi tie. Tamen mi rekomendus prefere investi la energion en plia ampleksigo de tiu ĉi, biografia artikolo (sed kompreneble redaktanto povas libere decidi por kio dediĉi sian energion, la rekomendo estas nur persona). Aliflanke mi lasas la ruĝan ligilon al la indiĝena gento jakioj, kiu vere meritus kaj devus havi vikipedian artikolon. Aidas (diskuto) 07:07, 3 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Bone, minimuman ĝerman artikolon pri la jakioj mi kreis ... ampleksigo tre bonvenus. Aidas (diskuto) 10:58, 3 okt. 2016 (UTC)[Respondi]