Diskuto:Castelnuovo Bocca d'Adda

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo de la Madono de kampanjo ???

Mi emas kredi ke la kirko nun ĉi-tekste nomata "madono de kampanjo", itale Madonna di Campagna, fakte devus nomiĝi "madono de la kamparo". Mi en neniu vikipedia branĉo trovis klaran difinon de tia religia kromnomo de Maria, sed almenaŭ mi trovis itale en la teksto pri la kirko Chiesa di Madonna di Campagna (Verbania) la klarigon "La chiesa di Madonna di Campagna sorge a Verbania in una zona oggi compresa nella frazione di Pallanza, ma che all'epoca era una zona isolata ... Nel XIII secolo era la sede di una cappella chiamata Santa Maria de Agro ("Agro" significava campo)" - mi supozas ke la vortoj kompreneblas al esperanto-parolanto. Kaj fakte agro ankaŭ nialingve signifas kampon aŭ kamparon, neniu ajn ideo pri "agoplano", do "kampanjo". Mi do ŝanĝas la fotan subtekston. ThomasPusch (diskuto) 21:35, 1 apr. 2021 (UTC)[Respondi]