Diskuto:Chihuahua

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esperantigo Ĉiŭaŭo estas aŭdaca, konsiderante ke en Esperanto la litero ŭ nur antaŭvidatas post a aŭ e, do en kombinoj aŭ kaj eŭ. Praktikas devojiĝi de tiu regulo, antaŭvidi ĝin ekzemple ankaŭ komence de vorto (ŭato, Ŭakajamo), kaj se tio eblas, ankaŭ eblas uzi ĝin ie ajn en vorto, sed tio tamen estas kontraŭ la gramatikaj konvencioj. Kaj en la kazo de tiu ĉi subŝtato, la formo Ĉiuaŭo laŭ mi tute same bonas. Mi proponus ne konflikti pri la gramatikaj konvencioj kaj uzi la formon Ĉiuaŭo. Kiun rezulton havas juĝo de eksteraj referencoj? ThomasPusch (diskuto) 12:23, 4 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

En la hispana, la nomon "Chihuahua" oni elparolu "Ĉi-ŭa-ŭa", ne "Ĉi-u-aŭ-o", do mi trovas "Ĉivavo"-n pli taŭga Esperantigo, precize kiel la artikolo pri la hundo, kiu donis ĝian nomon al ĉi tiu ŝtato, sugestas. Juliano (Julián L.) (diskuto) 10:18, 31 mar. 2022 (UTC)[Respondi]