Diskuto:Cipreso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Cipreso" aŭ "kupreso"[redakti fonton]

En Februaro 2007 Kanadano ŝanĝis la titolon de ĉi tiu artikolo de "cipreso" al "kupreso", kun la pravigo ke la plej nova PIV listigas la difinon sub "kupreso". Tamen, ni konsideru la aferon iom pli serioze, anstataŭ nur blinde sekvi PIV-on: "Cipreso" estas en la Fundamento de Esperanto, kaj estas dekomence la kutima vorto por ĉi tiu arbo, ĝis nun. "Kupreso" estas aliflanke neoficiala vorto, kiu tute ne aperis en la malnova PIV kaj daŭre tute ne aperas en ReVo. Estas 55 uzoj de "cipres/" en la Tekstaro de Esperanto, kaj neniu uzo de "kupres/" en ĝi. Do plej verŝajne pravas la aserto de Anna Löwenstein, ke "kupreso" estas nur inventaĵo de iu PIV-a vortaristo. Pro ĉiuj ĉi argumentoj mi nun reŝanĝas la artikolnomon al "cipreso", kaj analoge ŝanĝas "kupresaco" al "cipresaco" (laŭ ReVo). Marcos 10:27, 23. Jan 2010 (UTC)