Diskuto:Tagnokta ritmo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Cirkadia ritmo)

Tagnokta ritmo aŭ ĉiutaga ritmo?[redakti fonton]

@DidCORN Saluton, dankon pro via kontribuo. mi konsentas ke la neologismo "cirkadia" ne estas tre bona. Vi proponis "tagnokta ritmo", sed kiel vi opinias pri "ĉiutaga ritmo"? Mi preferas tion, ĉar tiel ekzistus paralelaj "ĉiutagaj" kaj "ĉiujaraj" ritmoj. Se vi konsentas, mi povas movi la paĝon al nova nomo. Gaodifan (diskuto) 19:14, 5 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

@Gaodifan Saluton. La propono pri "Tagnokta ritmo" ne estas de mi, estas tiu proponata de NPIV. Vi pravas, mi ne tro ŝatas neologismojn, do mi konsentos al la alinomado de l'artikolo kaj proponi la terminojn cirkadia ritmo nur kiel alternativa neologismo. Mia prefero restas por Tagnokta ritmo, ĉar "ĉiutaga ritmo" povas esti la aparta ritmo de homo aŭ besto, kiu, ekzemple, manĝas al sia ĉiutaga ritmo, kiu ne havas la saman signifon ol "tagnokta ritmo", kiu rilatas al la alterna sukcedado de tago kaj nokto mem. Amike.--DidCORN (diskuto) 20:44, 5 jan. 2022 (UTC)[Respondi]