Diskuto:Demando pri Germanujo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kredas ke la titolo estas~ germanismo. "Kverelo pri Germanujo", aŭ "Germana kazo" devus esti pli senchava. Ziko (diskuto) 13:11, 27 Dec. 2015 (UTC)

Mi bone komprenas la dubon, sed la termino evidente enradikiĝis en multaj lingvoj, neniel nur en la germana, kaj ĉiam havas la parton "demando" (въпрос, question, вопрос, sorunu ktp.) Tial enkonduko de tute nova termino uzanta la vortojn "kverelo" aŭ "kazo" sen konvinkaj eksteraj referencoj pri uzo de tiu termino en la esperantlingva literaturo estus pli malklariga ol helpa. Ke temis pri "demando" ("Ĉu kaj se jes kiel iam aspektos unueca germana ŝtato?"), kaj inter la jaroj 1803 kaj 1871 kaj inter 1945 kaj 1990 estis gramatike ĝusta aserto. ThomasPusch (diskuto) 16:21, 3 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Aparte de tio, kompreneble la uzo de la alternativa landonomo Germanujo laŭ mia opinio igas la titolon aspekti iom antikveca. Sed tiel ĉi la anonima origina verkinto de la unua versio de la teksto ("Informant.22") decidis... ThomasPusch (diskuto) 16:14, 7 okt. 2023 (UTC)[Respondi]