Diskuto:Denaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la plejmulto de ĉi tiu artikolo estas vera, aŭ simple personaj ideoj de Uzanto:Stefano KALB? Se estas ideoj de Stefano kiu ne estas uzata ĝenerale, ni devas aŭ forigi ilin aŭ kreditigi ilin al Stefano... --Chuck SMITH

La denaro estis efektiva monunuo de Romio kaj poste. Sed ĝi ankaŭ estas abstrakta monunuo inventita de mi por uzo en la Enciklopedio Kalblanda kiel monunuo transnacia kaj transepoka. Forigu la kalban denaron, sed retenu la historian denaron. --Uzanto:Stefano KALB

Vere, la artikolo ŝajnas iom stranga.Roberto 19:04, 7. Okt 2005 (UTC)

Energibaza ekvivalenteco ktp.[redakti fonton]

Momente la artikolo entenas strangajn postulojn pri "energio konsumita de la usona ekonomio" ktp. inkluzivanta variajn asertojn pri monunuoj, inflacio ktp. kiuj estas nek sciencaj nek ĝustaj. En la nacilingvaj versioj tiuj strangaĵoj mankas. Mi proponas forigi tiujn partojn. --Bel Air (diskuto) 02:31, 31 Aŭg. 2014 (UTC)