Diskuto:Diamante (Italio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Iu en 2018 ial aldonis amason de bildoj, sed ne tradukis la priskribojn. Certe estus bone, se iu foje aldonus iom pli da teksto kaj ni reduktus la nombron de bildoj al eble kvin ĝis ok. Vikipedio ne estas bilda galerio. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:38, 5 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi nun ĝustigis la informkeston, aldonis la kutimajn kvin frazojn kaj levis la mizeran unu-frazan mikrotekston al normala ĝerma artikolo. Tamen mi volas daŭrigi kaj same levi plej bone ĉiujn aliajn 150 mizerajn unu-frazajn mikrotekstojn de la provincaj komunumoj al sama nivelo. Tial mi jen nur esperantigas la unuajn tri fotopriskribojn. Kaj mi dirus ke dubokaze pli bonas doni sencajn priskribojn - ekzemple en la foto titolata "centro storico" mi tute ne vidas historian centron, sed betonan platformon ĉe la plaĝoj. Tamen tiel ĉi jam multe pli bonas ol en la antaŭa mizera stato - kompreneble ankaŭ aldono de ankoraŭ pliaj ses aŭ dek frazoj ne malhelpus, sed same estas la spaco por nekutime abunda fota galerio. Sed mi malgrandigis la antaŭe grandegajn fotojn, al nun alteco de 120 rastrumoj, kio ankoraŭ estas relative grande. ThomasPusch (diskuto) 14:35, 3 okt. 2023 (UTC)[Respondi]