Diskuto:Digramo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu "aj" kaj "eŭ" estas digramoj?[redakti fonton]

La artikolo nomas "aj" kaj "eŭ" digramoj, kvankam iliaj sonvaloroj laŭ mia laika kompreno respondas perfekte al la kunmetaĵoj de la sonvaloroj de la unuopaj literoj. Se "eŭ" estas digramo, kial do "ef" (ekzemple en "vefto") ne estu?

Aisano 20:52, 8. Jun 2007 (UTC)

Ankaŭ laŭ mia kompreno, ili tute ne estas digramoj! Almenaŭ ne en Esperanto. Nek "ef" en "vefto, nek "ar" en "varpo". Tamen mi supozas, ke povas okazi en alia lingo, ke iu sentas utile trakti ekzemple "aj" kaj "eŭ" kiel fonetika priskribo de unu fonemo — eble pro historiaj kialoj.
Dankon pro via akra legado! Mi forigas tiun fuŝon. Bill O'Ryan 23:27, 8. Jun 2007 (UTC)

Artikolo "Digrafo" jam ekzistis[redakti fonton]

Mi transplektis ĉi artikolon en la jam ekzistantan artikolon "Digrafo". Bill O'Ryan 15:03, 9. Jun 2007 (UTC)