Diskuto:Dipatrino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

2002-04-08: ...Sankta Maria estas la patrino de Dio, kio supraĵe ŝjanas absurda. Se mi tute komprenas ĝin, ĉu ĉi tiu frazo estas skribita sen neŭtrala vidpunkto? Ĉu ĝi diras, ke la kredo estas absurda? Mi estas nova Esperantisto, do eble mi eraras. -Scott REDD

La frazo estas iom konfuza kaj pro tio evitenda; tial mi forigis ĝin. En la kampo de religio, aŭ ĉio aŭ nenio estas "absurda". --Brion VIBBER
Dankon. Mi ne pensis, se mi legis ĝin ĝuste. -SR

Klarigo de la originala aŭtoro de la frazo: La pli ĝusta vorto estus "paradoksa", ne "absurda". Dio, laŭ kristanismo, estas eterna kaj kreis la mondon. Sed, laŭ ĉi tiu doktrino, Dio ankaŭ havas homan patrinon. Se tio ne estas paradoksa, nenio estas paradoksa. Sed mi diris tion ne kiel kritiko, sed por substreki la naturon de la doktrino. Multe de Ejnstejno klare ankaŭ estas paradoksa. --Stefano KALB

Mi komprenas vin nun. Bv. redakti la artikolon kaj reenmeti la frazon pri la paradokso (sed ne la absurdo). :) -SR


Mi tion faris: laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, Sankta Maria estas, paradokse, la patrino de Dio. -Stefano KALB

LMMO, la nomo de ĉi tia artikolo ne estas neŭtrala. Mi pensas, ke ni devos alinomigi ĉi tion paĝon. Ekzemple, la angla nomo estas neŭtrala: "Maria, patrino de Jesuo". --Gufido 07:59, 11. Maj 2009 (UTC)

Ĉi tiu artikolo povas havi ĉi tion nomon, se la artikolo estos nur pri la doktrino de Katolika kaj Ortodoksa eklesioj. --Gufido 18:56, 7. Sep 2010 (UTC)

Mi konsentas kun Gufido: "Dipatrino" estas specifa nocio de la tradiciaj eklezioj (ortodoksa kaj katolika), kiu ne identas kun la protestanta "Mario, patrino de Jesuo". Analogie oni povus obĵeti kontraŭ la ne-neŭtrala artikolo Jesuo Kristo kaj postuli ke tiu lasta aperu kun la neŭtrale-islama titolo "Jesuo, la filo de Marjam'". --Sergio 16:05, 12 Dec. 2011 (UTC)

Kontraŭe al la propono de Tonyo en 2009, kaj konforme al la ĉi-supraj informoj, ne bezonas kunigi la artikolon Dipatrino kun sankta Maria, ili ne temas pri la samaĵoj; la unua konsideras la religia aspekto, dum la alia la historia aspekto. Plie, ciu artikolo estas ligita al la respondaj temoj en aliaj vikioj. Mi proponas do forstreki la rilatantan ŝablonon--DidCORN la 29-a de novembro 2017, 18:30 (UTC)
Pro neniu kontraŭdiro dum pli ol unu semajno, mi forviŝis la ŝablonon, kiu proponis la kunigon de la du artikoloj.--DidCORN la 7-a de decembro 2017, 14:24 (UTC)