Diskuto:Eŭrozono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kapvorto Eŭrozono[redakti fonton]

La vorto Eŭrozono estas falsa amiko al angla Eurozone, germana Eurozone. La vorto zono signifas (citata laŭ Reta Vortaro) 1. "Strio el ŝtofo", 2. "Talio, parto de la korpo", 3. "Ĉio, kio ĉirkaŭas kiel zono", 4. "Parto de sfero situanta inter du paralelaj ebenoj", 5. "Iu el la teraj regionoj, proksimume situantaj inter du ebenoj paralalelaj al la ekvatora ebeno". Neniu de tiuj signifoj ĉi-tie taŭgas.

Kvankam tiu misa uzo de zono en la senco areo en Esperantujo oftas, estas preferinda uzi la ĝustan vorton areo mem en tiu senco.

Eĉ en la artikoloj de la angla kaj germana vikipedioj oni legas, ke la oficialaj nomformoj de tiuj lingvoj estas aliaj ("officially called the euro area", "amtlich auch Euro-Währungsgebiet oder Euroraum".) Tamen, en tiuj lingvoj la uzo de zone en la area senco estas principe korekta.

La gramatike kaj vortare ĝusta vorto estas do Eŭroareo. Ĝin preferas ekz-e "le Monde Diplomatique en Esperanto". La plej vaste uzata vorto ŝajnas tamen esti Eŭrolando. Ĝi oftas en Monato, estas la sola formo en la Reta Vortaro kaj ankaŭ aperas en ĉi vikipedia artikolo. Oni trovas ĝin je liberafolio.org, esperantio.net kaj multaj aliaj retpaĝoj. Pro tio mi proponas alilokigi/alinomigi la artikolon al aŭ Eŭroareo aŭ Eŭrolando.

--Bel Air (diskuto) 18:31, 5 Jul. 2013 (UTC)

Vi pravas, ke zono origine signifas io kio cirkaŭas, sed (eble sub influo de la naciaj lingvoj) PIV jam mencias plian signifon: "Spaco, pli-malpli precize limigita, kiu difiniĝas per iu agado, efiko, influo ... ekzemple piedira zono de urbo, okupacia zono dum milito". Do, ni povas diri, ke la formo estas evitinda, sed ne ke ĝi estas komplete erara. PaulP@diskkont 19:58, 5 Jul. 2013 (UTC)
P.S. Mi volas ankoraŭ aldoni, ke sub eŭrolando oni komprenas ŝtato apartenanta al la eŭroareo, do iom alia signifo. PaulP@diskkont 09:32, 7 Jul. 2013 (UTC)
Vi pravas, ke tio estas la gramatike pli korekta senco, tamen en la praktiko troviĝas ambaŭ uzmanieroj, ankaŭ laŭ nacilingva modelo. Sed sekvas el tio, ke oni evitu eŭrolando en la ĉi tie dezirata senco.
Ke PIVo sekvas ĉiujn modojn miaopinie estas ne ĉiom bone, precipe, se jam plursignifa vortformo tiel ricevas plian signifon, des pli, se trafa ĝusta vorto por la afero jam delonge ekzistas kaj uzatas, do la uzo de nova vortformo por la celata signifo ne bezonatas. Se Esperantujo akceptas ĉiujn falsajn amikojn, oni baldaŭ ne plu havos Esperanton, sed la anglan lingvon kun esperanta ortografio kaj vortspecaj finaĵoj. Oni instruu kaj korektu malbone esperantoparolantajn personojn kaj ne akceptu ĉiujn erarojn kaj nacilingvaĵojn sub la flago "vivanta lingvo ja nature ŝanĝiĝas". Sendependa ŝanĝiĝo estas alia afero ol daŭra transpreno de la vortprovizo el la dominanta lingvo. Pro tio mi ankoraŭ preferas ja ankaŭ uzatan kaj korektan "Eŭroareo", kiu ankaŭ similas al la okcidenteca modelo, tamen ankaŭ estas ĝusta Esperantoformo. --Bel Air (diskuto)