Diskuto:Scienca Universitato Loránd Eötvös

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:ELTE)

Kie oni povas kontroli ke en Esperanto ekzistas nomo "Eötvös-Loránd-Universitato" aŭ "ELTE" aŭ "Universitato de Budapeŝto"? Se neniu nenio skribis en Esperanto pri ĝin, mi proponas uzi nomon: Eötvös Loránd Tudományegyetem. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:26, 12 Jul. 2015 (UTC)

@Crosstor: ĉu Vi scias? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:28, 12 Jul. 2015 (UTC)

Mi ne scias, la artikolon ne mi kreis, mi nur pluredaktis. Estas fakto, ke ĝi jam estis plurfoje alinomita, ankaŭ la hungara nomo ofte ŝanĝiĝis. Mi uzas plurajn nomojn. Plia nomo eble estas jam superflua, sed demandu aliajn.--Crosstor (diskuto) 14:28, 12 Jul. 2015 (UTC)

Estas multe pli ol nur unu sola universitato en Budapeŝto, do oni ne povas paroli pri la Universitato de Budapeŝto, sed nur pri universitato de Budapeŝto. (Semmelweiss-Universitato, Andrássy-Universitato kaj Corvenius-Universitato ja ankaŭ estas universitatoj de Budapeŝto!) DidiWeidmann (diskuto) 22:57, 29 Jan. 2016 (UTC)