Saltu al enhavo

Diskuto:Edoa lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 1 monato by ThomasPusch

La anoj de la afrika etno de vikidatumo d:Q1287326 nun en la e-lingva vikipedio nomatas "edoj", kiuj parolas lingvon en la e-lingva vikipedio nomatan la "edoa" kaj vivas en la niĝeria subŝtato "Edo". Tiel fakte ne (!) funkcias Esperanto: devas esti unu vortradiko, kaj aliaj vortoj deriviĝas per sufiksoj. Ke substantivo por la etno kaj adjektivo por la lingvo uzas saman radikon, estas tute en ordo (komp. litovo/litova, ĉino/ĉina, germano/germana, koreo/korea, franco/franca, japano/japana, italo/itala ktp ktp), kaj ankaŭ pravigeblus ke substantivo por la lando kaj adjektivo interalie por la lingvo uzas saman radikon (ekz. Birmo/birma, Nederlando/nederlanda, Indonezio/indonezia), sed se lingvo nomiĝas "edoa", tiam etno devas nomiĝi "edooj" kaj lando iom ekzotike "Edoio" aŭ "Edolando" la lando "Edoo" kaj etno plus diversetnaj civitanoj "edoanoj". Se la lando en Esperanto konservu la nacilingvan nomon "Edo", kiu jam havas praktikan o-finaĵon, tiam la etno kaj samtempe ankaŭ la grupo de civitanoj de la areo devas esti "edanoj", kaj la lingvo rajtas nomiĝi "eda" "edana" sed ne "edoa". Do simple devas ekesti interkonsento.

Kion esprimas pri tio aŭtoritataj eksteraj referencoj?

PIV, Reva Vortaro kaj supozeble ĉiuj aliaj paperaj esperanto-vortaroj tute silentas pri la temo, kaj la listo Landoj kaj Lingvoj de Bertil Wennergren proponas lingvonomon "eda" por la lando Edo, sekve restas ambiguo ke la etno kaj samtempe ankaŭ la grupo de civitanoj de la areo devas esti "edanoj" (samkiel etno kaj samtempe ankaŭ la grupo de civitanoj de Nederlando estas nederlandanoj, tiu ambiguo ankaŭ tolereblas de la esperantistoj en Hago, Amsterdamo kaj Roterdamo).

Ĉar mi ne trovis ajnan alian aŭtoritata ekstera referencon, mi proponas sekvi la proponon de B. Wennergren, nomi la lingvon "eda", la teritorion "Edo" kaj la etnanojn "edanoj". ThomasPusch (diskuto) 14:18, 21 maj. 2025 (UTC)Reply