Diskuto:Islama oferofesto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Eid ul-Adha)

Vere ne kristanoj, sed judoj, al kristanoj tiu tute ne gravas. vikipediisto: Roberto 2005-01-21

La supra komento restis tute neatentita, supozeble pro la ĝeneraligo ke "al la kristanoj tiu [historio] tute ne gravas". Tiu ĝeneraligo kompreneble ne ĝustas, kiel kutime ĝeneraligoj ne ĝustas: en multaj landoj infanoj en kristanaj lecionoj lernas la dramecan historion pri Abrahamo kaj lia filo (ĉi tie nomata Isaako), en multaj kristanaj preĝejoj estas skulptaĵoj, oleofarbaj pentraĵoj kaj freskoj pri la sceno de ofero... Sed kio ja ĝustas, en tio pravas Roberto, estas ke la neŝanĝita frazo "Malsame al la kristanoj, kiuj kredas, ke Abrahamo prenis sian duan filon Isaakon..." tute prisilentas la judojn. Ne estas sekreto ke la Genezo, de kie venas la historio, unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao, estas juda dokumento, kiun ankaŭ opinias sanktaĵo la kristanoj, sed ĉiukaze juda teksto. Kaj ne estas sekreto ke la tuta kristanismo, religio ĉirkaŭ karisma judo Jesuo kaj liaj 12 judaj subtenantoj, kiuj post lia morto pludonis la kristanajn kredojn unue al aliaj judoj kaj post eĉ al iuj nejudoj, tute baziĝas je juda fundamento. Do la frazo nepre devas teksti simple "Malsame al la judoj kaj kristanoj, kiuj kredas, ke Abrahamo prenis sian duan filon Isaakon..." Nur 8 literoj, kaj ĉio ĝustas.
Nun la teksto diras "Oni festas tiun ĉi eidon je la 10-a tago de la monato Dhu al-hiĝĝah [...]. Okazas tiu ĉi eido 70 tagojn post la fino de la fasta monato de Ramadano". La vorto eido ŝajna esti Esperanta, ĉar ĝi havas o-finaĵon, en ĝusta loko ricevas akuzativan n-finaĵon kaj tute fluas en Esperanta teksto. Sed ekzistas neniu vorto e-i-d-o en Esperanto, en neniu vortaro. Nur en la araba ekzistas la vorto عيد, en traduko "festo", kion oni prononcas en sistemo IFA ʕiːd, kaj tio pli-malpli sonas kiel e-i-d. Sed tamen ne necesas kaj ankaŭ laŭ la 15-a regulo ne permesatas inventi multajn esperantajn sinonimojn al la vorto "festo" - arabe eido, angle holidajo, france feto, hispane fiesto, ruse veĉerinko (Вечери́нка), kroate zabavo, litove pobuvo ktp ktp. La 15-a regulo de Esperanto nur permesas inventi novan vorton por iu por kiu vorto tute mankas en Esperanto, kaj klaras ke la vorto festo tute ne mankas en Esperanto. Do klaras ke la supra frazo estas tute fuŝa kaj en Esperanto simple estas "Oni festas/celebras tiun ĉi feston je la 10-a tago de la monato Dhu al-hiĝĝah [...]. Okazas tiu ĉi festo 70 tagojn post la fino de la fasta monato de Ramadano". Punkto.

En Vikipedio:Alinomendaj artikoloj momente estas diskuto kiun esperantan nomon havu la festo عيد الأضحى. La proponoj estas islama oferfesto aŭ simple oferfesto/oferofesto, ĉar ne facilas trovi aliajn oferofestojn. Mi supozas ke tamen "islama oferfesto" pli klaras, ĉar tute klare la festo estas ĝisfunde islama, kaj tion la "neŭtrala", pala vorto oferfesto/oferofesto ne bone peras. Tre bone, ne nur havi tradiciajn festojn de okcidenteŭropaj katolikoj kaj luteranoj en Esperanto, sed kompreneble same ankaŭ judajn, islamajn, budhismajn ktp. tradiciojn nomi per normalaj Esperantaj vortoj! ThomasPusch (diskuto) 18:29, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]