Saltu al enhavo

Diskuto:Eikosanoidoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi trovis nul da eksteraj referencoj kaj literaturaj mencioj pri esperanta nomo de la grupo. Tial mi simple laŭ plej bona volo proponas la nomon "eikosanoidoj". La greka vorto είκοσι, "eikosi", 'dudek' indikas, ke la unuaj du sonoj vere devas esti "e-i", ne "ej" (kvankam en la rusa kiel sola lingvo oni uzas silabon "ej" en la vorto Эйкозаноиды), kaj la finaĵo "-idoj" ankaŭ laŭ mi ne kreas miskomprenojn, tiel ke necesus artefarite variigi ĝin al "-edoj". "Idoj" tutbone indikas ke temas pri iuspeca "familio", kaj "dudek-anoj" por traduko de etimologia klarigo pri hipoteza "fiziologia familia nomo" ankaŭ estas en ordo. La enŝovita o esperante ne havas sencon, sed ankaŭ ne tre ĝenas, kaj pli bonas sekvi la internaciajn nomojn kiuj ĉiuj havas tiun o, ol nun meminiciate inventi fantazian vorton "eikonanidoj" sen tiu "o". Klaras ke mi ne emis tro verki - mi nur volus havi minimuman tekston pri posta kreo de la koncepto prostaglandinoj (konata en PIV) - tiu grupo en fiziologio pli gravas. ThomasPusch (diskuto) 13:51, 21 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Krome vi vidis ke jam ekde februaro 2023 ekzistas esperanta kategorio "Kategorio:Eikosanoidoj", kaj ke jam kvar paĝoj de diversaj aŭtoroj uzis la vorton, kvankam vikipedia artikolo ĝis nun ne ekzistas. Mi do havas pruvojn, ke ne mi kiel unua "inventis" la vorton en Vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 14:05, 21 sep. 2024 (UTC)[Respondi]