Diskuto:Elbrula sindromo
(Alidirektita el Diskuto:Elĉerpiĝego)
Saluton
Post ioma cerbumado kaj diskutado, mi proponas alinomi tiun ĉi artikolon al elĉerpiĝego.
Jen kion pri tio ĉi diras Marcos Cramer:
Ja la ĉefa ero en la difino en la anglalingva Vikipedio estas "long-term exhaustion", do longtempa elĉerpiĝo. Tiam estas sufiĉe nature en Esperanto uzi "-eg-". Per la unuvortigo al "elĉerpiĝego" oni ankaŭ indikas, ke temas pri aparta fenomeno, ne simple pri ajna longtempa elĉerpiĝo.
Ĉu vi konsentas?
La formo elĉerpiĝ-ego ne redonas la nuancon pri psiĥa frustiĝo kaj similaj, skizitaj en la artikolo.Narvalo (diskuto) 13:28, 22 Mar. 2014 (UTC)