Diskuto:Elbląg

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klaras ke daŭre estas multege tro da fotoj en la teksto. Necesus iom elekti, aŭ meti fotojn grupe en galerio(j)n. ThomasPusch (diskuto) 01:26, 22 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, Thomas. Tio ial estas kutimo de s-ro Kozyra. Mi proponas, ke ni elĵetu la mapojn, kiuj ne aŭ apenaŭ rilatas la temon de la artikolo, se ili ne taŭgas por la ĉapitro pri historio (Mi eĉ ne rigardis, ĉu tio ekzistas.). Vikipedio ja ne estas bilda galerio. --Tlustulimu (diskuto) 09:46, 22 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi jam elĵetis tri literaturajn notojn, kiuj tute ne rilatas al la temo, kaj nevidigis la principe valorajn informojn pri la urba esperanto-movado, kiuj bedaŭrinde estas plene en la pola, kun mia noto "bedaŭrinde ĉi tie tekstoj devas esti en Esperanto, ĉar tio estas la ideo de esperantlingva enciklopedio. Polaj tekstoj publikĝu en la pola vikipedio, se ili ne konsideratas tie tro detalaj ... aŭ eblas traduki ĉion al Esperanto... " Sed ankaŭ se la tuta pola ĉapitro videblus, tamen estus multe tro da fotoj. Mi nun penas levi ĉiujn tekstojn pri la distriktoj de Pollando al akceptebla ĝerma nivelo, kaj vere ne (tute ne parolante la polan) emas pene traduki el la pola al Esperanto, kion s-ro Kozyra aŭ lia certe simpatia studento el Slupsko fabrikis pole. Sed mi malsamopinias ke galerio de ni diru kvar aŭ ok fotoj estus problema en artikolo. Nur tiel ĉi, kiel estas nun, aspektas tre ridinde... :-( ThomasPusch (diskuto) 10:25, 22 apr. 2021 (UTC)[Respondi]