Diskuto:Elefanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

PIV kaj PIV2 diferencigas la vorton "elefanto" disde la vorto "elefantedo" dirante ke ĉi lasta inkluzivas la mastontojn. Tiu difino ŝajne dependas de konfuzado (aŭ supraĵa komparo) de mastontoj kun mamutoj; ĉi tiu du supraĵe similis sed havis anatomiajn diferencojn sufiĉaj por ke taksonomoj nun inkluzivas _mamutojn_ inter la elefantedoj, sed ne la _mastodontojn_ (kiuj estas en aparta rostrula familio, la mamutedoj). Sekve kaj "elefanto" kaj "elefantedoj" estas ĝuste tiuj rostruloj de genroj "Elephas" kaj "Loxodonta", estas neniu kaŭzo havi du apartajn artikolojn en Vikipedio. El la du, la artikolo "elefanto" havas pli longan kaj pli riĉan historion en la Ea vikipedio (kaj "elefanto" estas pli ofte uzata vorto ol "elefantedo"), do mi faris el la artikolo "elefantedoj" redirektilon al "elefanto".
Vikipediisto:Kanadano, 5-an de marto 2007.

Stegodon ne apartenas al la familio de Elefanto[redakti fonton]

Stegodon havas ilian propran falimion, gxi estas la Stegodontidae do ili ne estas sub la Elephantidae. 2001:4451:955:F100:4934:9D70:20F8:745D 09:43, 2 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Nova video de scivolemo: Infrasono - kiel elefantoj komunikiĝas[redakti fonton]

BV alsuti https://www.youtube.com/watch?v=jhUldW8mpTQ