Diskuto:Libropentraĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Enluminuro)

Kial enkonduki tiun ĉi vorton? Kio pri miniaturo? http://www.reta-vortaro.de/revo/art/miniat.html Narvalo (diskuto) 10:30, 16 Aŭg. 2013 (UTC)

Mi traserĉis ReVon, www.thschuetz.de/esperanto/vortonline.php kaj la dikvortaron Esperanto-Deutsch de Erich Dieter Krause. En neniu el ĉi tiuj fontoj troviĝis la vorto enluminuro. Mi proponas forigi ĉi tiun artikolon aŭ ŝanĝi la titolon al "libropentrado".--Longharulo (diskuto) 05:44, 7 Jun. 2014 (UTC)
Kial ne miniaturo? Zamenhofa vorto, vidu en PIV.Narvalo (diskuto) 06:33, 7 Jun. 2014 (UTC)
Mi konsentas, ke miniaturo estas la plej taŭga vorto, sed jam ekzistas artikoloj kaj Miniaturo kaj Miniaturo (pentraĵo), kiu povas esti ŝanĝita al Miniaturo (portreto), por lasi libera Miniaturo (pentraĵo) por tiu ĉi artikolo. Ankaŭ la vorto ilustraĵo taŭgas, sed ankaŭ ekzistas artikolo Ilustraĵo. Same taŭgus Ilustraĵo (manuskripto)Miniaturo (manuskripto). Tamen "libropentrado" sonas al mi iom svaga, ne tiom preciza, ĉu povas kongrui kun pentrado sur libroj, komprenite diversmaniere, aŭ pentrado de pentraĵo kie aperas libroj ktp. Enluminuro povus resti, por kontentigi ĉiujn, kiel alidirektilo kaj proponita neologismo. Tamen iu decidu jam. Se ne, la venontan fojon kiam mi venos ĉi tien, mi faros.--kani (diskuto) 19:42, 18 Nov. 2014 (UTC)
Mi preferus "libropentraĵo" por la unuopa artaĵo kaj kiel titolo por la artikolo, kaj "libropentrado" pri la arto fari tiujn artaĵojn. Ĉiuokaze, ĉiu el la proponitaj alternativoj ŝajnas al mi pli bona ol la neologismo "enluminuro". - Moldur (diskuto) 20:25, 26 Nov. 2014 (UTC)
Mi preferas la vorton libropentraĵo aŭ libropentrado (manuskripto), ĉar tiu estas pli vasta-senca ol miniaturo, enhavas la ornam-celajn kolorigojn (ekz. or-igado), pentraĵojn rande, ilustraĵojn ktp. ene de la libro. Narvalo (diskuto) 21:31, 26 Nov. 2014 (UTC)