Diskuto:Erikejo
Kial la artikolo nomiĝu "erikejo (vegetaĵaro)", kaj ne simple "erikejo"? En la germana, la koncerna artikolo nomiĝas "Heide (Landschaft)", ĉar la vorto Heide [hajde] ankaŭ estas virina persona nomo (komparu la nomon Erika), kaj "Heide" krome estas la nomo de pluraj loĝlokoj. Ĉio-ĉi ne validas por la esperantlingva vorto "erikejo", kiu ĉiam estas vegetaĵaro. Kaj la artikola nomo "erikejo" nur estas alidirektigo al "eriko", dum - se entute - pli sencus alidirektigo al al artikola teksto pri la temo erikejo. Mi do ŝanĝas la artikolon pri la temo "erikejo" al la artikola titolo "erikejo" - ĉio alia ne ŝajnas senca al mi...
ThomasPusch 20:29, 20 Dec. 2011 (UTC)
- La kialo estis simple ke ne eblis ( por mi ) nomi la artikolon "Erikejo" ! Ĉar "erikejo" estis jam ligita al artikolo "Eriko" kiel alinomilo. --Forstbirdo 22:01, 27 Dec. 2011 (UTC)