Diskuto:Espéranto-France

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

De kiam "Espéranto-France"??[redakti fonton]

Kial la dato de alpreno de la nomo Espéranto-France NE KOINCIDAS kun la sama mencio en la franca Vikipedio? Uniesert 21:12, 18. Sep 2010 (UTC)

La franca vikipedio donas la jaron 2000, konforme al la retejo de Espéranto-France mem, sed la e-lingva artikolo ankaŭ en sia unua frazo donas la daton 2000, nur pli poste la daton 2005, tute nekonsekvence. Rezulte, la nombro 2005 kalkuleblas simpla mistajpo, kiun mi rapide korektas. Aidas (diskuto) 21:02, 15 Sep. 2015 (UTC)
PS: Rimarkindas ke entute la franca artikolo pri la asocio estas multe pli informriĉa kaj ampleksa ol la esperantlingva. Konsiderante ke temas pri esperantlingva asocio, tio strangas. Aidas (diskuto) 21:02, 15 Sep. 2015 (UTC)

Multaj vikipediaj artikoloj pri historie gravaj Esperanto-libroj, ankaŭ tiuj eldonitaj fare de UFE, havas aparte malmultajn internajn ligilojn, kaj tial robotoj ree kaj ree elserĉas ilin por meto en listojn de vikipediaj artikoloj "tro malmulte ligitaj". Ekzemple citiĝu la paĝoj A.B.C. d'Espéranto, Grand Dictionnaire Français-Espéranto kaj Noveloj (André Maurois). Sed mi dubas ĉu sencas ampleksigi ĉapitron pri libraj eldonaĵoj en tia kvanto ke individue menciiĝu laŭeble multaj eldonaĵoj en plenfraza teksto. Per mia duba noto nun almenaŭ tri el la eldonaĵoj interne ligiĝas en tiu-ĉi diskutpaĝo - ankaŭ malgranda paŝo al pli da interligiĝo... ThomasPusch (diskuto) 12:12, 13 dec. 2016 (UTC)[Respondi]