Diskuto:Esperanta Vikimanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiom da homoj partoprenis en Vikimanio? Ĉu ok? Nenie mi eksciis tiun informon. Petr Tomasovsky 16:01, 2 Nov. 2011 (UTC)

En la pinta tago mi mem kalkulis proksimume 60 personojn en la salono. Sed ja multaj el ili alvenis nur por tiu tago. La sumo de personoj kiuj restis dum plejparto de la tempo estis malpli alta - mi divenas ke eble 30 - sed por la fina cifero ni devos atendi ĝis kiam ĝin publikigos la surlokaj organizantoj - Pavla kaj ŝia edzo. Tial en la artikolo oni ankoraŭ nenion skribas pri tio. Verŝajnas ke baldaŭ aperos ankaŭ raporto de Chuck Smith pri tio en lia blogo kaj/aŭ Libera Folio. Ĉiukaze, konsiderante la nealtan kvanton de partoprenantoj, almenaŭ laŭ la atingita amaskomunikila efiko la evento estis sukceso. Marek "Blahma" BLAHUŠ 10:06, 3 Nov. 2011 (UTC)
Mi ĵus redaktis la artikolon por jam nun doni tie almenaŭ takson pri la nombro de partoprenintoj, laŭ la nekompleta listo aperanta nun en la konferenca retpaĝaro (kiu, kiel vi povas mem konstati, ankoraŭ ne estis ĝisdatigita depost la evento). Kiam oficialaj numeroj konatos, mi aŭ Pavla enmetos ilin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 10:14, 3 Nov. 2011 (UTC)