Diskuto:Esperantigo de vortoj el ĉina fonto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne estas klara, kio estas la sistemo de El Popola Ĉinio, kaj kio estas opinio de la artikolo. Precipe pri ŝanĝi la literon ŭ al v, pri la trakto de kombinoj de j kaj ŭ, la propono uzi literon ĥ anstataŭ h, kaj kio en la sekcio "specialaj kazoj". (Ankaŭ estas strange, ke pinjino de estas ĝuste priskribita, do mi ne havas bonan fidon pri ĉio ĉi. Ĉu ne ekzistas kontrolebla fonto?)--Yehadut (diskuto) jul. 2021

Mi konsentas. El Popola Ĉinio kutime uzas la nacian latintransskribadon pinjinon. Eble ni aldonos {{dubinda}}.Salatonbv (diskuto) 19:08, 26 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
La tuta artikolo estas ĥaosa kolekto de unuopulaj opinioj kaj estas ankaŭ absolute senfonta. Tia teksto ne meritas publikigon en enciklopedio.--Surfo 19:21, 26 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
@Yehadut: La dato kaj kialo de la ŝablono "mankas fonto" ne ŝajnas funkcii. --Salatonbv (diskuto) 19:31, 2 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi kontaktas al El Popola Ĉinio por plia informo. Mi taksas la artikolon valora se oni povas distingi faktojn disde opinioj.--Yehadut (diskuto) 08:59, 3 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]