Diskuto:Esperanto-gazeto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ne "Esperanto-revuo" pli taŭgas? Ekzemple, mi neniam aŭdas ke la revuo Esperanto estas gazeto... --Chuck SMITH


"Gazeto" estas la plej ĝenerala termino. Revuo estas speco de gazeto, same kiel ĵurnalo estas speco de gazeto. Revuo Esperanto ja estas gazeto. Bertilo WENNERGREN


Mi ne konsentas ke oni forigu eksterajn ligojn. Kiel tio ĝenas ? Ke por ĉiu gazeto povas esti vikipedia artikolo kaj ekstera ligo estas nur pluso por scii kaj esplori. (Cetere la vikipedio daŭre emas malrapidi, sekve estas pli oportune el unu paĝo atingi diversajn informojn anstatuax devi transiri de paĝo al paĝo kaj atendadi inter ĉiu transiro). Arno Lagrange 14:17, 18. Sep 2003 (UTC)
Mi iom konsentas kun la forigo. Eksteraj ligoj estu *nur* en aparta sekcio "Eksteraj ligoj". Tio estas grava por certigi distingon inter Vikipedia enhavo, por kiu ni respondecas, kaj la ekstera mondo. En tiuspeca artikolo, estus pli bone simple meti ligon al artikolo pri iu revuo, kaj en tiu specifa artikolo meti (en sekcio "Eksteraj ligoj"!) la ligon al la retpaĝaro. Cetere, mi ankaŭ malkonsentas pri meti multajn aferojn en unu paĝo. Vikipedio estas nun malrapida foje, sed tio eble ŝanĝiĝos. - Kriĉjo 16:41, 18. Sep 2003 (UTC)
La titolo de la gazeto (revuo) estas Esperanto. Mi sugestas ŝanĝi la nomon de la artikolo al Esperanto (revuo). --Wierzbowski (diskuto) 13:59, 1 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

bonega katalogo de periodaĵoj[redakti fonton]

Jen unu el la plej bonaj katalogoj, kiun mi trovis en la reto:
https://bibliotekoj.org/bpeape.pdf
(Bibliografio de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto) ĝi povus esti utilega ĉe la artikolo pro: preskaŭ 1.200 pagoj, 14.143 publikaĵoj en Esperanto aŭ pri ĝi. PDF (8, 32 Mb). JabieroKubo (diskuto) 16:05, 22 jun. 2019 (UTC)[Respondi]