Diskuto:Esperanto Gento

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tre bonus se iuj artikoloj pri (pasintaj) organizaĵoj ankoraŭ verkiĝu, ekzemple Reĝa Belga Ligo Esperantista, Federacio de la Esperantistaj grupoj de Orient-Flandrujo (en la parenca artikolo pri la antverpena klubo La Verda Stelo ankaŭ menciiĝas Belga Esperantista Junulara Asocio, Internacia Esperanto-klubo Aŭtomobilista kun dumonata revuo Aŭto-Revuo) ... bonus ankaŭ artikolo pri Tutmonda Junulara Organizo (TJO), kvankam eblus iom simplige alidirektigi la titolon al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo#Historio, la posta organizaĵo kiu heredis la aktivecojn de TJO. ThomasPusch (diskuto) 07:21, 2 Sep. 2013 (UTC)