Saltu al enhavo

Diskuto:Esperantoklubo de Stokholmo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

La 8-an de decembro 2022 la uzanto Flinga rearanĝis la paĝon, aldonis sablonon "mankas fonto" al la frazo Ekde tiam la historio de la Esperanto-movado en Svedio estis nedisigeble ligita al la movadaj aktivecoj en Stokholmo.[mankas fonto] kun persona noto "fakte iom ŝovinisma, refrazinda", kvankam ĝis tiu redakto la frazo estis tute en konteksto, kaj al mi, kiu nur foje sanĝis trajnon en la stokholma stacidomo, neniam pli longe ol tiujn malmultajn minutojn estis en la urbo kaj sentas min emocie tute neŭtrala al ĝi, ne aspektas "ŝovinisma", sed pragmatisma. Krome Flinga redaktoresume notis "pli polurigindas, k eble pli mallongigendas (ĝeneralaĵoj ne pri la Sthlma klubo ĝenerale apartenas al la ĝenerala artikolo)". Polurigo kompreneble ĉiukaze ĉiam bonvenas, eĉ se objekto jam tute brilas. Sed mi ne juĝus la temon tiom kritike. Mi sen ekstera teksta referenco kredas ke la historio de la Esperanto-movado en Svedio vere ligiĝas al la historio de la Esperanto-movado en Stokholmo: kiel aspektas de malproksime, ekde kiam fondiĝis la Sveda Esperantista Societo en Stokholmo en 1906, renomata ”Sveda Esperanto-Federacio” en 1910, ĝi ĉiam havis sian sidejon en Stokholmo, kaj mi vidas multajn samajn nomojn inter aktivuloj de SEF kaj la Esperantoklubo de Stokholmo. Ekstera teksta referenco pri la forta interligo inter la landa kaj la ĉefurba organizaĵo kompreneble estus bonvena, mi ne scias kie trovi tian referencon sed eble iu svedo havus ideon, sed baze mi kiel fremdulo ne dubas ke la aserto pri la forta interligo inter aktivuloj de la landa kaj la ĉefurba organizaĵo estas kredinda... ThomasPusch (diskuto) 22:05, 24 jan. 2025 (UTC)Reply