Diskuto:Etiopia skribo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, gekaraj. Mi proponas, ke ni ŝanĝu la titolon al singulara formo. La plej multaj ligitaj alilingvaj artikoloj faras same. Kore --Tlustulimu 18:05, 19. Mar 2010 (UTC)

Propono absolute subteninda, precipe ĉar ja efektive temas nur pri unu skribsistemo. Evidente la kreinto de la paĝo simple ne vere regas Esperanton. DidiWeidmann 00:11, 20. Mar 2010 (UTC)
Krome diskutendas, ĉu oni entute ne parolu pri "amhara skribo" aŭ "etiopia skribo". "Geeza" estas la vorto por ĝi en la amhara ..., tamen ja ne necesas enkonduki novan radikon. DidiWeidmann 00:13, 20. Mar 2010 (UTC)
Mi post pripenso kaj komparo kun alilingvaj versioj alinomis al etiopa skribo. Por amhara skribo kaj geeza skribo mi metis alidirektilon. Demando estas, ĉu la originan multnombran titolon mi entute forigu, ĉar ĝi ja estas evidenta eraro. Temas pri ununura skribo uzata por almenaŭ tri lingvoj. DidiWeidmann 00:29, 20. Mar 2010 (UTC)

Prefere oni ankaŭ menciu la nomojn en aliaj lingvoj por havi ideon pri tiuj nomoj...Krome la uzo de diversaj 'ekzotikaj' skriboj povus esti uzataj en la disvastigo de Esperanto pere de arto en pentraĵoj, ktp...--Alifono (diskuto) 15:27, 28 okt. 2017 (UTC)[Respondi]