Diskuto:Falsaj amikoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Falsa amiko)
  • Tre grava koncepto en lingvolernado. Marcos 13:29, 19. Dec 2005 (UTC)
  • Bonega ideo! Mi jam plurfoje ekzemple en diskutoj alligis al tiu artikolo kaj tre miris, ke ĝi ankoraŭ entute ne ekzistas. Mi ĝoje kunlaboros pri ĝi. Blahma 16:30, 19. Dec 2005 (UTC)
  • Espereble, la artikolo nomiĝos iel alimaniere kun alidirektilo aŭ malambiguilo ĉe "Falsa amiko". Variantoj por nomi: "Falsa amiko de tradukisto", "Falsa amiko (lingvostudo)" aŭ simile. - Slavik IVANOV 21:32, 20. Dec 2005 (UTC)
    • Kial? Jes mi komprenas, ke la vera signifo de tiuj vortoj estas alia. Sed ĉu vi ja konas alian signifon de ili, pri kiu indus krei enciklopedian artikolon kaj tial do estus bone krei apartigilon? Verŝajne ne ekzistas taŭga enciklopedia enhavo por skribi pri "malbonaj kamaradoj". Tial ne ekzistas la devo apartigi - tion oni faru nur kondiĉe, ke ekzistas (aŭ estontece povus ekzisti) pluraj konkurantaj artikoloj sub sama nomo. Blahma 23:20, 20. Dec 2005 (UTC)
Mi ne scias tian fiksitan signifon, sed eble ĝi en iu kampo ja ekzistas. Krome la plena nomo de tiuj vortoj en la rusa estas precize ложные друзья переводчика (falsaj amikoj de tradukanto/tradukisto); ŝajnas bona preciza nomo. - Slavik IVANOV 23:56, 20. Dec 2005 (UTC)
Teknike, oni nomas ilin Falsaj kognatoj, tute simple, science kaj nemetafore.Roberto 02:09, 21. Dec 2005 (UTC)
Eble precize al tio alidirekti Falsajn amikojn? :)
Jes, tiu propono estas bona. Tamen rimarkindas, ke en la angla Vikipedio la ĉefa artikolo nomiĝas en:False friend ("Falsa amiko") kaj alidirektoj tien ligas de en:False friends ("Falsaj amikoj") kaj en:Faux amis (france la samo). Alidirektilon similan al en:False friends of the translator ("Falsaj amikoj de tradukisto") oni tie entute ne havas, tamen tio ne signifas ke ni ne kreu ĝin ĉi tie. Tamen notegindas, ke ekzistas du diversaj artikoloj - en:False friend kaj en:False cognate. En la dua oni eĉ konkrete avertas (esperantigo mia): "La termino falsa kognato estas foje misuzita por priskribi falsajn amikojn. Unu malsamo inter falsaj kognatoj kaj falsaj amikoj estas ke dum falsaj kongnatoj signifas proksimume la saman aferon en du lingvoj, falsaj amikoj portas du diversajn (foje eĉ malajn) signifojn." Do, ni pripensu, pri kio el la du ni volas skribi. Blahma 13:47, 21. Dec 2005 (UTC)
  • Mi ne komprenas kie estas la artikolo. Ĉu estis artikolo kun ĉi-tiu nomo? Verŝajne jes, sed mi ne trovas ĝin. - Steven Augart

Ĉu Juan CARLOS?[redakti fonton]

En la artikolo aperas iu Juan CARLOS, kiu estas li? Ĉu la reĝo de Hispanio? Sed lia familinomo (dinastinomo, ĉu ne?) certe ne estas CARLOS... Roberto 12:19, 15. Jan 2006 (UTC)

Mi forigis la mencion, ke la uzo de la germana vorto "Verkehr" en la senco de amoro (aŭ alia seksumado) venas de la angla "fuck". Tio simple estas malĝusta. Ĝi venas de la germana verbo "verkehren", kiu signifas "havi kontakton". Marcos 17:18, 31. Jan 2006 (UTC)

ναι en la greka[redakti fonton]

Iu iam diris al keankaŭ la korea jes-vorto similas al "ne". Bill O'Ryan 02:51, 30. Apr 2007 (UTC)

Pri la titolo.[redakti fonton]

Mi pensas, ke kvankam la esprimo "falsa amiko" valoras tre multe inter E-istoj (ĉar estas multo da uzantoj), tio miskomprenigas ĉiujn ajn, kiuj legas tion. Tiu esprimo eblas iu pripensi pri uloj ne tute veraj (=sinceraj) kiel amikoj. Mi proponas tamen la esprimon "miskomprenebla vorto" [oni ankaŭ povas uzi, laŭokaze, la esprimon "miskomprenebla esprimo"] por anstataŭi ĉi-tian titolon. Retornaire (diskuto) 11:15, 28 Nov. 2013 (UTC)

Retornaire : tre bona propono. Tamen eble la titolo ŝanĝu de Falsaj amikoj al ŝajnamikoj pro la rekomendo de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto? Kion aliaj pensas pri tio?--Alifono (diskuto) 10:52, 17 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
La esprimo «ŝajnamikoj» al mi estas tiel: perfekta! Retornaire (diskuto) 17:25, 15 jan. 2023 (UTC)[Respondi]