Diskuto:Finne (Germanio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la germana lingvo la artikolo pri tiu-ĉi loĝloko havas la titolon "Finne (Gemeinde)", do "Finne (komunumo)", pro tio ke la simpla vorto "Finne" havas plurajn aliajn signifojn, ekzemple "larvo de cestodo", "finnlandano", "dorsa naĝilo de ŝarko aŭ baleno" aŭ "la pinta, malbatila finaĵo de la metala parto de martelo"... En Esperanto tiuj aĵoj havas aliajn nomojn, sed tamen la artikolo ricevis la titolon "Finne (Germanio)", ĉar la simpla titolo "finne" estu kaj restu alidirektilo al la artikolo "finna lingvo", tiel kiel estas pri ĉiuj aliaj adverbaj formoj de lingvaj nomoj - havi ununuran escepton nur por la finna lingvo, favore al malgranda komunumo en Germanio, kreus eksterproporcie multajn miskomprenojn kaj danĝerojn de misaj internaj ligiloj en tekstoj. ThomasPusch (diskuto) 14:05, 14 Feb. 2014 (UTC)