Diskuto:Fiziko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonan tagon al ĉiuj. Mi nur volas rimarki ĉu la ligilo "Fizka korpo" estas korekta aŭ ne. Mi estas nova kuntribuanto kaj mi ankoraŭ ne kuraĝas ŝanĝi artikolon de iu. Kion opinias vi?


Saluton al ĉiuj! Mi transprenis tabelon el la angla vikipedio, sed ne certas pri la tradukado de ĉiuj terminoj! Ĉu iu kun pli da kono povus korekti ĝin?

amike,

miguel

Efiko (kial efekto?)[redakti fonton]

Anonimulo (137.224.222.77) rekorektis mian korektadon de "efekto" al "efiko".

Laŭ NPIV "efekto" estas forta impreso farita sur la psikon…. Ĝi do ne povas rilati al fiziko, eĉ se la plej potenca lingvo de la mondo (plenrajte) uzas la vorton effect. PIV ankoraŭ preferis la esprimon fenomeno; NPIV listigas sub efiko la ekzemplojn

Mi ne volas kaŭzi redakto-militon, sed petas la anonimulon klarigi la kialojn de sia prefero de efekto.

Umberto 23:08, 18. Mar 2006 (UTC)

Kompreneble estas fizika efekto, tiel kiel Efekto de Dopler, ktp. Efiko temas pri ĉu ĝi efikas aŭ ne, malprava en tiu kunteksto. (137.224.222.77)
Estimata anonimulo, mi petas vin, ne skribi viajn rimarkigojn super mian nomon, sed sub ĝin. Eĉ se vi ne volas subskribi vian nomon, ne misuzu mian.
Via argumento "kompreneble" ne tute konvinkas min. Lingvo estas konvenciaĵo. Se renoma verko kia NPIV uzas la vorton "efiko", vi bezonas iujn argumentojn por uzi alian vorton. Eble konsultu vortaron pri la signifo de "efekto" (kiun mi menciis supre). Se "efiko" ne plaĉas al vi, uzu "fenomeno", kiu estas pli preciza.
Mi petas pardonon, ke mi, iom laca, mem konfuzis inter la NPIV-a uzo de la du vortoj. Mi korektis.
Umberto 22:14, 19. Mar 2006 (UTC)

malkovro de la neŭtrino[redakti fonton]

Mi ne akordi kel malkovro de la neŭtrino estis teorie prognoztiaj. Fermi estis deviganton de ekspliki la malkonservando de energio kaj momento en laj betaj malboniĝo.

Mankas Portalo:Fiziko[redakti fonton]

Ekzistas la portaloj pri Biologio, Kemio, Medicino, sed neniu ankoraŭ portalo pri Fiziko. Kiu sufiĉe sperta bonvolos krei ĝin ? -- DidCORN 22:14, la 6-a de marto 2013 (UTC)