Diskuto:Flua konsonanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La radiko "likvid/" laŭ la Fundamento de Esperanto signifas "malestigi" aŭ "malfondi". Ĉi tie temas pri tute ne rilata signifo, do pri bedaŭrinda duobligo de la radiko "likvid/". Anstataŭ uzi ĉi tiun radikon, ni do prefere uzu la esprimon "flua konsonanto", kiun proponas la listo de simplaj samsignifaj vortoj por ĉi tiu koncepto. Ankaŭ la pola kaj la rusa lingvoj uzas similajn esprimojn baziĝantajn sur la radiko "flu-"; kaj la etimologia signifo de "likvid/" ĉiuokaze estas simila al "flu/". Kompreneble ni daŭre menciu la ekziston de la esprimo "likvido" en la artikolo. Sed por la titolo laŭ mi pli taŭgas "flua konsonanto". Kion opinias la aliaj? Marcos 22:17, 12. Jul 2009 (UTC)