Diskuto:Flusejo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chu "flusejo" egalas al "vadmaro"?[redakti fonton]

Jes lau la komenco: "Flusejo, alinome vadmaro, estas mara areo, kiu estas sub la akvonivelo ...",
sed ne, char poste tekstas: "Vadmaroj kaj flusejoj prezentas specialan, parte ankau ekstreman vivmedion." (Se flusejo = vadmaro, kial oni skribas kvazau ili nomas malsamajn aferojn?)
Krome: Por pravigi la alidirektilon de "Vadmaro (ghenerale)" al "Flusejo", Corobu (diskuto) skribis: "Vadmaro estas loko en germania marbordo. Tiu vorto ne konvenas por la partoj de tero mare kovritaj dum fluso kaj malkovritaj dum malfluso. Teraj partoj neniel estas maro.)" Sed en la artikolo "Flusejo" nepre estas skribita: "Flusejo, alinome vadmaro, estas mara areo ..."
Kaj kiu krom Corobu (diskuto) uzis au uzas "flusejo", por nomi vadmaron? Chu migradon en la germana, dana kaj nederlanda vadmaro oni nomu "vadmigrado", kaj migradon en la franca vadmaro "flusejmigrado"? Mi estas iom konfuzita ... --Onklo (diskuto) 16:07, 6 Dec. 2012 (UTC)

Mi aldonas, ke mi kreis la novan artikolon Vadmaro en Germana Golfo kaj modifis la enhavon de la artikolo Vadmaro tiel, ke ghi nun ne plu priskribas nur la vadmaron en Germana Golfo, sed vadmaron ghenerale. Eble tio jam senhhaosigis la situacion. --Onklo (diskuto) 15:49, 7 Dec. 2012 (UTC)
Saluton, jes flusejo estas mara areo kaj mara areo ne estas ia maro sed ia loko, kovrita de marakvo dum la fluso. Nomi la maran areon per la vorto vadmaro estas kontraŭ la Zamenhofa maniero formi vortojn per du radikoj. "vadmaro" laŭ la zamenhofa vortfarado estus maro, kaj la mara loko pri kiu ni diskutas ne estas maro sed loko kovrita dum fluso kaj malkovrita dum malfluso. Oni povas nomi ĝin flusloko, flusejo, flusareo, tajdareo, tajdoloko, tajdloko sed ne vadmaro. Se jam estis uzata la vorto "vadmaro" mi akceptas ĝin sed miaopinie eblas uzi ambaŭ vortojn. Ne plu ĝenas min trovi la vorton "vadmaro" kies sencon mi nun konas sed multe ĝenas min uzi ĝin por la mara loko de ni diskutata, precipe kiam la loko estas roka. Pro tio mi konsideras ke ambaŭ vortoj havas sian lokon en Vikio. La vortoj kompreneble ne egalas unu la alian, ambaŭ estas uzeblaj laŭkuntekste. Ke ĉeestas sinonimoj en la lingvo de Z. kies uzo varias laŭ la kunteksto tio estas pruvo de vivanta lingvo kaj tio estas normala.
Pri la vorto vadmigrado:Ĝi estas farita el vad kaj migr kaj estas kunmetita vorto en kiu ne estas "mar" do estas strange krei la vorton nur por mara tereno. Por tio kion oni povas fari sur flusejo mi certe ne aldonos vorton en Vikio kvankam mi ĝin povos uzi. Ekzemple, mi diros flusejvadado (por infanoj ŝatantaj salti de fluseja roko al alia tiel evitante fali en akvon), flusejplukado (kiam homoj iras fluseje por kapti la flusejajn bestetojn aŭ algojn) kaj marvadado por la piedirado sur sabla flusejo dum malfluso. Mireille Corobu.

Malgraŭ ĉiu ĉi argumentado, la artikoloj flusejo kaj vadmaro laŭ la nuna stato pli ol kvar jarojn poste plu temas pri praktike la sama temo. En Vikipedio tamen estu nur unu artikolo po temo. Mi konsentas kun Onklo, ke vadmaro ankaŭ laŭ mia impreso estas praktike uzata vorto, dum la vorton "flusejo" mi persone ekster vikipedio mi ne vidis dum 40 jaroj da Esperantumado, sed ankaŭ samopinias kun Mireille Corobu, ke "flusejo" estas eleganta, principe bone komprenebla vortkreaĵo. Tamen: estu nur unu artikolo. Nun alilingvaj artikoloj ligas al la teksto "vadmaro" kaj la artikolo "flusejo" estas sen alilingvaj tekstoj, kvankam la samaj alilingvaĵoj samkvante koncernas ambaŭ tekstojn... Mi proponas kunigon je nomo "vadmaro", kun mencio de la alternativa vortumo "flusejo", kaj krome alvokus kolekti eblajn sciencajn aŭ literaturajn uzojn de la vorto "flusejo", por aldoni eksterajn referencojn pri uzo de tiu vortumo. ThomasPusch (diskuto) 14:17, 6 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Jes ThomasPusch, mi tute konsentas kun vi, oni devas kunigi la du artikolojn al en vadmaro, ĉar fakte estas neniu ligilo al aliaj lingvaj vikepedioj pri la "orfa" artikolo flusejo. Ili jam enhavas la samajn bildojn--DidCORN la 8-a de marto 2017, 16:00 (UTC)
Farite.--DidCORN la 10-a de marto, 19:20 (UTC)