Diskuto:Focaccia

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Fokatĉo)

Ĉu vere en Esperanto Fokatĉo, do prononcata [foˈkat - tʃa], aŭ ĉu ne simple Fokaĉo? En Esperanto la kombino "tĉ", kiun mi konas ekskluzive en la vorto "matĉo" kontraste al "maĉo", ekstreme maloftas! ThomasPusch (diskuto) 18:06, 12 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

La duboj restas, kaj la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto ankaŭ en la intertempe eldonita plej lasta eldono de 2020 ne konas iun vorton "fokatĉo". Mi komprenas, ke oni volas eviti miskomprenojn ke povus temi pri ekstreme malbela foko, sed tiukaze eble aldono de miniatura "j" al "fokaĉjo" pli bonus. Tiam la vorto, kun kvazaŭa karesa afikso -ĉjo, ankaŭ sonus pli simpatie. ThomasPusch (diskuto) 20:55, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Cetere, la plia esperantlingva artikolo titolata Focaccia di Recco en sia teksto nur uzas la alternativon "fokaĉo", pri kiu mi demandis en 2019. Sed ĉiukaze ankaŭ pri tiu, principe pli verŝajna formo ĝis nun mankas iu ekstera normiga referenco. ThomasPusch (diskuto) 21:00, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Pri la ekesto de la vorto "fokat-ĉo" ĉi tie: en aprilo 2019 AndyHM movis paĝon Focaccia al Fokatĉo, kaj notis: "ekzistas en PIV nomo esperantigita por ĝi, fokatĉo". Estus bela solvo se tiel estus, sed ne estas tiel! ThomasPusch (diskuto) 21:07, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Se estas tiom duba situacio de nekonfirmitaj eblaj vortoproponoj, pli bone estas reveni al la situacio de antaŭ aprilo 2019 kaj denove titoligi la artikolon itale Focaccia, kiel ankaŭ praktikas la teksto Focaccia di Recco. Mi provizore realigas tion, ĝis ĉi tie aperos fidindaj eksteraj referencoj pri norma esperantigo. ThomasPusch (diskuto) 21:12, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Cetere, kial damne ĉiuj eksteraj ligiloj ĉi tie estas en la angla lingvo, se la manĝaĵo origine tute ne devenas el anglalingva lando?? Eble unu angla ligilo kaj tri italaj kaj unu plia en la franca, kataluna kaj hispana estus adekvataj... ThomasPusch (diskuto) 21:40, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]