Diskuto:Forgesejo
Aldoni temonTitolo
[redakti fonton]Tiu vikidata estas https://www.wikidata.org/wiki/Q1265931
Ĉu ne estas la sama kiel la angla Dungeon? https://www.wikidata.org/wiki/Q89753
karcero, angla prison cell, NE estas la sama, ĉu ne?! --aldonis, sen subskribo uzanto Sj1mor je 09:57, 1 sep. 2021
- La esperanta teksto estas kaprica. Klaras nur ke ĝi ekestis je 01:13, 29 mar. 2008, sen eksteraj referencoj. Evidente ekzistas ankoraŭ tekstoj karcero kaj ankaŭ forgeskelo aŭ "forgesejo", koncepto el mezepokaj burgoj, kaj estas la moderna mallibereja koncepto de aresto, el kiu sekvas la vorto "arestejo", ĉiuspeca ĉambreto de malliberigo. Sola alilingva teksto estas la germana artikolo "Dunkelhaft" (="malluma aresto" aŭ "arestoo de mallumo"), kiu fakte pli bone klarigas pri kio temas ol la neklara vorto "forgesejo aŭ forgesejo", aparte ĉar estas dua, titole konkurenca teksto "forgeskelo aŭ forgesejo" ... Mi proponas alinomigon, kaj se ni konjektas ke la teksto oriente estis en la germana vikio kaj tradukiĝis al Esperanto en 2008, kio probablas pro la presjaŭ sanaj vortigoj, tiam konsekvence estus utile preni ankaŭ tradukon de la germana titolo, do nomi la esperantan tekston "malluma aresto" (en la teksto ne aparte tenas pri la ejo, sed pli pri la malliberigo kaj torturo, do la vorteron "ejo" en "malluma artestejo" eblas ŝpari). Aidas (diskuto) 13:23, 30 mar. 2025 (UTC)
Por: alinomigo (mi proponus eble "senluma aresto" aŭ simile, sed tio estas relative malgrava). --Arbarulo (diskuto) 19:32, 30 mar. 2025 (UTC)
Pliaj kapricoj
[redakti fonton]Sed estas pliaj kapricoj, ekzemple ke la ligilo Cerebra lavado plugvidas al Cereala sekalo (greno!) estas idiotaĵo!! Kaj kial la cerebro "laviĝas", ne la cerbo? La koncepto germane nomebla "Gehirnwäsche" kaj angle "brainwashing" en Esperanto estas "cerbolavado", kaj ne mirige, teksto cerbolavado delonge ekzistas en la esperanta vikipedio (ekde majo 2006). Mi simple komplete forigas la misan ligilon "Cerebra lavado" kiu plugvidas al Cereala sekalo, kaj metas la bonan ligilon cerbolavado. Sed kontrolendas ĉu estas ankoraŭ pliaj idiotismoj bombetoj en la teksto. Aidas (diskuto) 13:38, 30 mar. 2025 (UTC)
- Ke la vorto deliktulo foje skribiĝas ĝuste tiel, foje malĝuste dilektulo, konsidereblas simpla tajperaro, rapide ĝustigebla... Kaj kial oni ne skribas "koncentrejoj", sed "mallongigas" tion al esperantlingva vorto "KZ-oj" ? Kie estas la litero "Z" en vorto "koncentrejo" ?!? Aidas (diskuto) 13:47, 30 mar. 2025 (UTC)
- @Sj1mor: Jen estas iuj komentoj pri la ankoraŭ strangeta teksto, pri kiu vi prave dubis antaŭ kvar jaroj. Ankoraŭ ne ĉiuj duboj estas solvitaj, sed jen mia kontribuo. Aidas (diskuto) 13:56, 30 mar. 2025 (UTC)